Alfred Hugenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Hugenberg
Persona informo
Alfred Hugenberg
Naskonomo Alfred Ernst Christian Alexander Hugenberg
Naskiĝo 19-an de junio 1865 (1865-06-19)
en Hanovro
Morto 12-an de marto 1951 (1951-03-12) (85-jaraĝa)
en Kükenbruch
Tombo Nordrejn-Vestfalio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Strasburgo vd
Partio Deutschnationale Volkspartei • Germana Patriopartio vd
Familio
Patro Carl Hugenberg vd
Profesio
Okupo politikisto • media proprietor • financisto • diplomato • eldonisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred Ernst Christian Alexander HUGENBERG (la  19-an de junio 1865(nun 1865-06-19) en Hanovro; la 12-an de marto 1951 en Kükenbruch) estis germana armila kaj media industriisto, politikisto (partio DNVP) kaj ministro pri ekonomio, agrokulturo kaj nutrado en la kabineto de Hitlero. Li estas bone konata kiel burĝa prosperiganto de la nazioj. Pere de sia Hugenberg-organizaĵo (t.e. gravega organizaĵo kontrolanta pli ol duonon de la tiutempa germana gazetaro), Hugenberg kapablis sukcese helpi al la nazioj enkondukante nazian kaj antisemitan propagandon.

Alfred Hugenberg

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis Alfred Hugenberg la 19-an de junio 1865 kiel filo de politikisto kaj burĝino. Inter 1883 kaj 1888, Hugenberg studis juron ĉe la universitatoj de Göttingen, Heidelberg kaj Berlino. Fine de sia jura studo, li promociiĝis pri nacia ekonomio kaj eniris memvole en la militservon por unu jaro. En 1891 li fondis la Tutgermanan Asocion (origine germane: Gesamtdeutscher Verband). Ĝis 1918, kiam finiĝis la Unua Mondmilito, Hugenberg aktivis en multaj diversaj institucioj kaj organizaĵoj, i.a. la Raiffeisengenossenschaften, la prusa ministerio pri financoj kaj la Friedrich Krupp AG, t.e. grava firmao pri la produktado de armiloj kaj militomaŝinoj subtenante la germanan ŝtaton en la mondmilito. En 1919 Hugenberg reprezentis en la Vajmara Nacia Asembleo la dekstran partion DNVP, al kiu li estis aniĝinta unu jaron antaŭe, kaj ekde 1920 li estis ano de la germana parlamento. Pro sia aneco al la DNVP, li perdis sian ekonomian kaj politikan potencon ekde 1933, kiam NSDAP gajnis la baloton, sed ĉar li estis dekstrulo kaj naciisto, la hitlera reĝimo ne planis malaperigi lin, post kiam li estis ministro en la hitlera kabineto. Post la Dua Mondmilito, Hugenberg estis kaptita de la britoj pro lia kooperado kun la hitlera reĝimo, sed post kelkaj jaroj oni reduktis lian punon pro lia alta aĝo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wichmann, Manfred: “Alfred Hugenberg”. URL: http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/HugenbergAlfred/index.html Arkivigite je 2013-05-13 per la retarkivo Wayback Machine. Vidite la 28-an de decembro 2012.