Alfred Kenngott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Kenngott
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1878 (1878-04-14)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alfred KENNGOTT (naskiĝis la 14-an de aprilo 1878 en Zuriko, Svislando kaj mortis plej verŝajne la 11-an de februaro 1964[1]) estis svis-usona esperantisto kaj de 1927 docento de franca lingvo en Universitato de Teksaso.

Profesia Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studado en Svislando kaj Germanujo, kaj instruado de modernaj lingvoj en Francujo kaj Anglujo, li iris al Usono en 1902 kaj instruis la francan, germanan kaj hispanan lingvojn en diversaj tiel nomataj "altlernejoj,” kaj poste fariĝis profesoro de modernaj lingvoj kaj ĉefo de tiu fako en la "Wisconsin State Normal College” en La Crosse. Li fariĝis Magistro (Master of Arts) en 1914 ĉe la Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo.

En 1919 li starigis la "Modern Language Press” en Milwaukee, kaj gvidis ties aferojn dum sep jaroj, sametempe instruante modernajn lingvojn parte en "alternejoj” kaj parte en la Marquette University kaj en la tiea branĉo de la University of Wisconsin.

Reiris al Eŭropo en 1926, sed revenis al Usono en 1927, kie akceptis unue anstataŭantan oficon en la fako de germanaj lingvoj ĉe la Universitato de Teksaso en Aŭstino, kaj la proksiman jaron fariĝis membro de franclingva fako.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Filo de la universitata profesoro G. A. Kenngott, kiu tiam multe interesiĝis pri Volapuk, jam en 1906 li unue interesiĝis pri Esperanto kaj partoprenis en Esperanto-Kurso en Saginaw, Miĉigano, sed la gvidanto mem transiris al Ido, kaj vidante tion la partoprenantoj perdis la intereson pri internacia lingvo, kaŭze de necerteco.

En 1919 li multe interrilatis kun Sinjoro Ired A. Hamann, la pioniro kaj vigla propagandisto de Esperanto en Wisconsin, kaj denove interesiĝis pri la nun firme starigita mondlingvo. Partoprenis en grupo de lokaj instruistoj kiuj studis Esperanton pli-malpli sub la gvidado de Sinjoro Hamann, fariĝis post membro de la Esperanto Association of Milwaukee, funkciis kiel ties sekretario, kaj gvidis Esperanto-kursojn de la asocio.

La jaron 1926-27 li pasigis plej grandparte en Germanujo, instruante Esperanton en "akademiaj kursoj”. Interrilatis kun Esperantistoj kaj grupoj en Germanujo, Belgujo kaj Aŭstrujo, kaj starigis la Internacian Eldonejon en Bruselo, eldonante kiel unuaj verkoj la "Ilustritaj Rakontetoj” kaj "Internacia Dialogaro.” Revenis al Usono en 1927, kie li eldonis kelkajn verkojn (Esperanto Lecture, ŝlosiloj, vortaroj, Ĉiutaga Vivo, kaj Internacia Frazaro) ĉe la "Amerika Esperanto-Instituto”.

En 1929 li transdonis la afergvidadon de la "Internacia Eldonejo” al E. L. Stock Co. en Austin. Verkis "Kenngott’s Esperanto Course” kaj redaktis la verkon "Internacia Legolibro.” Sametempe li instruis Esperanton en la Universitato kiel neregula kurso kaj prelegis kaj propagandis Esperanton kiel Delegito de UE. kaj reprezentanto de la "University Extension Division.” Gvidas la "Esperanto Correspondence Courses” de la Universitato kaj en 1928 havis "University Extension class” de Esperanto en San Antonio. Akiris en tiu tempo de la gestudentaro la honorigan nomon de "Patro de Esperanto en Teksas[2]” kaj klopodis instigi en 1928 la enkondukon de Esperanto kiel regulan kurson en la Universitato per petskribo kiun subskribis pli ol 200 studentoj kaj 12 membroj de la instruistaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto: a lecture (Esperanto: prelego). Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1928. 38 paĝoj.
  • Ilustritaj rakontetoj kun demandaroj. Bruselo: Internacia eldonejo, 1928. 47 paĝoj.
  • Usono. Magdeburg: eldonejo Göring, 1928. 31 paĝoj.
  • Ĉiutaga vivo. Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 56 paĝoj.
  • Kenngott's pocket dictionary (Kenngott-a poŝvortaro). Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 80 paĝoj.
  • Internacia frazaro, originale verkita de diverslandaj aŭtoroj. Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 52 paĝoj.
  • An Esperanto course (Esperanto-kurso). Aŭstino: Internacia eldonejo, 1930. 179 paĝoj.
  • Internacia dialogaro, originale verkitaj dialogoj de diverslandaj aŭtoroj.
  • Internacia legolibro, originale verkitaj legaĵoj de diverslandaj aŭtoroj. 1930. 123 paĝoj.
  • Internacia teatraĵaro, originale verkitaj teatraĵoj de diverslandaj aŭtoroj. Magdeburg: Göring. 127 paĝoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Ilustritaj rakontetoj kun demandaroj.

Citaĵo
 .Unu el la plej facilaj kaj plej praktikaj legolibroj por komencantoj; uzeblaj jam post kelkaj lecionoj, ciŭ eĉ nur kun malgranda «Ŝlosilo». Ĝi enhavas tute simplajn, tamen tre plaĉajn rakontetojn kun beletaj bildoj, kiuj helpas klarigi la tekston, tiel, ke eĉ la plej nova Esperantisto povas facile kompreni tiun agrablan legaĵon. La instruaj demandaroj post ĉiu rakonto ebligas al la lernantoj, jam tuj depost la komenco de ilia studado, interparoli kune kaj bone ekzerci la ĵus akiritan vorttrezoron. La tri grupoj de ĉiu demandaro estas: I. Demandoj pri la enhavo de la rakonto; II. Demandoj por ekzerci la novajn vortojn kaj esprimojn; III. Demandoj pri vortfarado kaj gramatiko. 
— Belga esperantisto n155 (jan 1928)

Pri Internacia dialogaro.

Citaĵo
 Vere praktika, interesa, kaj treege instrua kolekto da originale verkitaj dialogoj kun zorge elektita kaj tre utila vorttrezoro el la ĉiutaga vivo. Tiuj dialogoj en vivoplena stilo estas verkaĵoj de aŭtoroj el diversaj landoj. Pro tio, ĉi tiu dialogaro havas tute internacian karakteron, tiom dezirindan por la lernantoj. Tiu libro bonege taŭgas kiel kursa legaĵo en iom progresintaj klasoj, interŝanĝe uzata kune kun lernolibro, kaj ankaŭ kiel amuza kaj utila legaĵo aŭ prezentaĵo je klubkunvenoj, societaj prezentadoj, k. t. p. 
— Belga esperantisto n155 (jan 1928)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "California Death Index, 1940-1997," database, FamilySearch (https://familysearch.org/ark:/61903/1:1:VP4D-1KV : 26 November 2014), Alfred Kenngott, 11 Feb 1964; Department of Public Health Services, Sacramento.
  2. Amerika Esperantisto v.43 n.04_mar-apr 1931