Alfred Nobel
El Vikipedio
Alfred NOBEL (naskiĝis la 21-an de oktobro 1833 en Stokholmo, Svedio, mortis la 10-an de decembro 1896 en San Remo, Italio) estis sveda kemiisto, inventisto, doninto kaj verkisto.
Nobel estis la tria filo de Emmanuel Nobel (1801-1872), kiu naskiĝis en Stokholmo, Svedio, sed fruaĝe transloĝiĝis kun sia familio al Sankt-Peterburgo, Rusio. En 1859, la patro kaj li revenis al Svedio, kie Nobel ekstudis eksplodaĵojn, kaj precipe spertiĝis pri nitroglicerino.
La plej grava el liaj 355 inventaĵoj estas dinamito, inventita en 1867.
Antaŭ sia morto je la 10-a de decembro 1896 en San Remo, Italio, Alfred Nobel - kiu ne havis gefilojn - decidis heredigi la plej grandan parton de sia grandega kapitalo al fondaĵo. El la interezoj ĉiujare estas disdonata la tiel nomataj Nobel-premioj pri literaturo, fiziko, kemio, medicino kaj paco. (Al la pacpremio lin instigis interalie Bertha von Suttner, kiu almenaŭ post lia morto esprimis sin pozitive pri esperanto.)
La Nobel-premioj kaj la Nobel-memora premio pri ekonomiko ne estas samspecaj; la dua ja estas disdonata samokaze de la Nobel-premioj, sed ĝi ne havas fundamenton en la testamento de Nobel. Ĝi ne estas pagata de la Nobel-fondaĵo sed de la sveda Regna Banko (Riksbanken).
[redaktu] Nemesis
Samtempe kun la testamento, Nobel verkis teatraĵon - Nemesis, tragedio de kvar aktoj - pri Beatrice Cenci, eldonita dum li agoniis kaj detruita tuj post lia morto de liaj postvivantoj, pro rigardo de blasfemo. La unua ne detruita eldono aperis en 2003 ĉe Eldona Societo Esperanto, Stokholmo (dulingva, "Nemesis/Nemeza" - la sveda teksto de Nobel kaj la esperanta traduko de Gunnar Gällmo). (253p. ISBN 91-85288-29-2. 22cm.)
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.nobel.se
http://www.dprix.com/biblio/nobel/nobel.html
http://www.nobel.se/nobel/alfred-nobel/index.html
http://www.nobel.no/eng_com_will1.html

