Alfred Rosenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Rosenberg
De 1942 la oficejo de la ministro por la okupitaj orientaj teritorioj Alfred Rosenberg

Alfred ROSENBERG (naskiĝis la 12-an de januaro 1893, Reval, Estonio, Rusa Imperio [hodiaŭ Tallinn, Estonio] – mortis 16-an de oktobro 1946, Nürnberg, Germanio) estis ĉefideologo de la naziismo.

Li naskiĝis kiel filo de ŝuisto, studis ĝis revolucio de 1917 konstruarton en Moskvo. Li veturis en 1919 al Munkeno, kie aniĝis en naskiĝanta partio de Adolf Hitler, Ernst Röhm kaj Rudolf Hess. Li estis redaktoro de Völkischer Beobachter, gazeto de la partio. Li ĉerpis pensojn el rasismaj ideoj de la angla Houston Stewart Chamberlain kaj el Protokoloj de cionaj saĝuloj, falsaĵo de la cara sekretservo.

Hitler – post kiam oni enprizonigis lin post fiasko de la bierpuĉo – igis Rosenberg gvidanto de la nazia partio, ĉar li sciis, ke Rosenberg ne havas kapablon pri organizo, tiel ne akiros potencan, gvidan pozicion.

Li instigis je okupo de Pollando kaj Rusio en verko Der Zukunftsweg einer deutschen Aussenpolitik (Estonta direkto de la germana ekterafera politiko; 1927). La verko Der Mythus des 20. Jahrhunderts (Mito de la 20-a jc.; 1930) estas detala ekspliko de la germana „rasa pureco”. Laŭ Rosenberg, la germanoj devenas de norda raso, kies karakteron formis la medio, iu iama pura, malvarma, duonarkta kontinento. La germanoj – kiel reprezantantoj de tiu raso – havas la rajton regi tutan Eŭropon. Ilia malamiko estas la „rusaj tataroj” kaj la „semitoj”. Al la lasta kategorio apartenas la judoj, la latinaj popoloj, sed eĉ la kristanismo, precipe la katolika eklezio.

Rosenberg gvidis inter 1933 kaj 1941 la eksterpolitikan oficon de la nazia partio. Dum la 2-a mondmilito, li komunikis inter la norvega faŝisma gvidanto Vidkun Quisling kaj Hitler por antaŭpreparo de la norvega nazia puĉo. Post okupo de Francio, oni komisiis Rosenberg je livero de la francaj artaĵoj al Germanio. Ekde julio de 1941, li iĝis senpotenca Imperia ministro pri la Okupitaj Orientaj Areoj. La internacia juĝistaro de Nürnberg juĝis lin kulpa je militkrimoj kaj pendigis lin.

Liaj verkoj kaj paroloj estis eldonitaj en Blut und Ehre (Sango kaj honesto; 1934–41).