Alfred Russel Wallace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Alfred Russel Wallace.jpg
Alfred Russel Wallace

Alfred Russel WALLACE (naskita la 8-an de januaro 1823 en Usk, Monmouthshire, Kimrio; mortinta la 7-an de novembro 1913 en Broadstone, Dorset, Anglio) estis brita naturesploristo, kiu ellaboris sendependan teorion pri la evoluo.

Li konatiĝis kiel instruisto (1844–45) kun Henry Walter Bates, kiu direktis lian atenton al la insektoj. Ili partoprenis kune en ekspedicio en la Amazonio (1848). Wallace aperigis en 1853 la libron A Narrative of Travels on the Amazon and Rio Negro. Dumvoje el Sudameriko, lia ŝipo sinkis kaj tiel la kolektaĵoj, notoj perdiĝis krom tiuj, kiujn li jam pli frue sendis al Anglio.

Wallace esplorvojaĝis inter 1854 kaj 1862 la Malajan duoninsulon, por trovi novajn pruvojn por sia evolua teorio. Li verkis en la insulo Borneo (1855), en Sarawak la verkon On the Law Which Has Regulated the Introduction of New Species.

Li suferis en Ternate (apartenante al Maluku-insuloj) en 1858 je malario kaj kiam li eksaniĝis en februaro de 1858, pripensis la homan evoluon kaj rememoris la pensojn de la ekonomo Thomas R. Malthus pri la tromultiĝo. Tiam li ekpensis, ke la „plej kapabla devas pluresti”. Li ellaboris dum unu vespero kaj glatigis du tagojn kaj poste tuj plusendis en Anglion al Darwin, kiu ricevis la manuskripton la 3-an de junio.

Laŭ konsiloj de la fama geologo Siro Charles Lyell kaj la fama botanikisto de Siro Joseph Hooker, oni laŭtlegis studlaborojn de Wallace kaj teorion de Darwin kiel komunan artikolon en la kunsido de la Linné-asocio, la 1-an de julio, 1858.

Ĉar li simile pensadis pri la evoluo kiel Darwin, la mondo ligas la nomon de Darwin al la evoluo. Tio okazis, ĉar Darwin pli detale ellaboris sian teorion kaj li atingis akcepton de la teorio.

Kvankam Wallace kaj Darwin same opiniis, ke la homo evoluis per natura selektado, Wallace neis la selektadon je la homa pensado, por ties evoluo - laŭ Wallace – necesis interveno de iu nebiologia estaĵo.

La brita registaro donis al li en 1910 la Honorordenon. Wallace estis fervora apoganto de la ŝtatproprigo de la agroj kaj la egalrajtigo de la virinoj.

Vidu ankaŭ

Pliaj verkoj

  • The Malay Archipelago (1869)
  • Contributions to the Theory of Natural Selection (1870)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA