Alfred Schlomann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfred Schlomann, nask. la 10an de aŭgusto 1878 en Malchow, Meklenburgo-Ŝverino, mortis en 1952, estis germana inĝeniero kaj terminologo.

Schlomann redaktis serion de seslingvaj Illustrierte technische Wörterbücher (Ilustritaj Teknikaj Vortaroj) en germana, angla, franca, rusa, itala kaj hispana, kiuj aperis de 1906 en la eldonejo R. Oldenbourg en Munkeno kaj Berlino. Kelkaj volumoj de la serio estis tradukitaj al Esperanto kaj Ido. La terminaroj estas ordigitaj ne laŭalfabete, sed en fakaj grupoj laŭ sistema kunteksto kun laŭlingvaj indeksoj.

  • 1a vol. Die Maschinenelemente und die gebräulichsten Werzeuge (La maŝinelementoj kaj la plej uzataj laboriloj), 1906, 1938, 1968 (en traduko al Ido 1910).
  • 2a vol. Elektrotechnik und Elektrochemie (Elektrotekniko kaj elektrokemio)
  • 5a vol. Eisenbahnbau und Eisenbahnbetrieb (Konstruado kaj reĝimo de fervojoj), 1909.
  • 6a vol. Eisenbahnmaschinenwesen (Fervoja maŝinaro), 1909.
  • 8a vol. Armita betono en sur- kaj subteraj konstruaĵoj (en esperanta traduko 1935).
  • 10a vol. Motorfahrzeuge. Motorwagen, Motorboote, Motorluftschiffe, Flugmaschinen (Motorveturiloj, motoraŭtoj, motorboatoj, motoraerŝipoj, flugmaŝinoj), 1910
  • 11a vol. Eisenhüttenwesen (Ferproduktejoj),
  • 12a vol. Wassertechnik, Lufttechnik, Kältetechnik (Akvotekniko, Aerotekniko, Malvarmotekniko), 1915
  • 13a vol. Baukonstruktionen (Konstruaĵoj), 1909
  • 14a vol. Faserrohstoffe (Krudmaterialoj por fibroj), 1923, 1930.
  • 15a vol. Spinnerei und Gespinste (Ŝpinejo kaj ŝpinaĵoj), 1925.
  • 16a vol. Weberei und Gewebe (Teksejo kaj teksaĵoj), 1930
  • 17a vol. Luftfahrt (aerveturado), 1932.

Fontoj[redakti | redakti fonton]