Alfred Steinacker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Steinacker
Persona informo
Aliaj nomoj R. Derfla
Naskiĝo 1838
en Hungario Sopron (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Morto 1914
en Aŭstrio Vieno (Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Alfred Steinacker [stejnaker], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun ortografio Steinacker Alfréd estis hungaria-aŭstra pentristo. Lia patro Karl/Károly Steinacker same estis pentristo, lia pseŭdonimo sur pentraĵoj estis Derfla, kiu estis inversa formo de Alfred.

Alfred Steinacker: Hungara vilaĝo

Alfred Steinacker [1] naskiĝis en 1838 en Sopron (konata ankaŭ Ödenburg) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando), li mortis en 1914 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfred Steinacker supozeble apartenis al la germana (aŭstra) minoritato de la lando. Li origine interesiĝis pri skulptado, li trejnis skulptistan kurson en Akademio de Belartoj de Vieno en la studjaro 1859. Fine li studis pentroarton inter 1862 — 1866. Li ricevis premiojn (kvazaŭ stipendiojn) en 1865 kaj 1866. Multaj verkoj de la artisto estis venditaj ĉe aŭkcioj. Li pentradis pejzaĝojn kaj ĝenrojn ĉefe pri hungaraj bazaradoj.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.