Alfred Ursinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Ursinus
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1888 (1888-10-10)
en Weißenfels
Morto 15-an de marto 1966 (1966-03-15) (77-jaraĝa)
Religio Evangelia eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred URSINUS (naskiĝinta en la 10-a de oktobro 1888 en Weißenfels, mortinta samloke en la 15-a de marto 1966) estis germana verkisto, evangelia teologo, filozofo kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En sia naskiĝurbo Ursinus frekventis la porinstruistan seminarion kaj trapasis la finekzamenon. Poste li trapasis eksterlerneje la abiturientan ekzamenon por studi filologion, filozofion kaj teologion. Poste li deĵoris kiel lernejestro ĝis 1914 ĉe la Reĝa porinstruista seminario en Quedlinburg.

En tiu ĉi tempo li verkis la furoran verkon Einleitung zum Apostolikum, kio aperis unue nur kiel la presita versio de la disertaĵo. De 1915-25 li estris la Reĝan Prusan Seminarion (la posta Ludwig-Meyn-gimnazio) de Uetersen. Pli malfrue li gvidis Lernejon de superaj klasŝtupoj (Aufbauschule) en Uetersen. Sekvis dungo kiel supera pedagogo (Oberstudienrat) ĉe la Theodor-Mommsen-gimnazio en Bad Oldesloe.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • "Etwas über Bacon von Verulam vom pädagogischen Standpunkte aus" en: Zeitschrift für Philosophie und Pädagogik, vol. 11, jarkolekto 1904, kajero 2
  • Die Handschriftenverhältnisse der Klage (1908)
  • Einleitung ins Apostolikum (duobla eldono 1910 kaj 1911)
  • Sagen aus Stormarn (1950)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Alfred Ursinus en: Die vier Fassungen der „Nibelungenklage“ von Joachim Bumke [1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Stadt Uetersen: 750 Jahre Uetersen – 1234–1984 - Lothar Mosler - Unsere Schulen (C.D.C. Heydorns, Uetersen 1984)
  • 50 Jahre Königlich-Preussisches Lehrerseminar; 60 Jahre Ludwig-Meyn-Schule zu Uetersen. (C.D.C. Heydorns, Uetersen 1985)
  • Stadt Uetersen: 775 Jahre Uetersen – Jürgen Wolff – Das Uetersener Schulwesen (C.D.C. Heydorns, Uetersen 2009)
  • Zeitschrift der Gesellschaft für Schleswig-Holsteinische Geschichte, Band 112 (Wachholtz Verlag, 1987)