Alfred Warner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfred WARNER (n. 5-an de julio 1931 en Bromberg, nun Bydgoszcz, Pollando) estas germana elektroinĝeniero kaj fakulo pri kvalitkontrolado de elektrotekniko, historio de tekniko kaj terminologia normigado. En Esperantujo li precipe estas konata kiel kunlaborinto de PIV por elektrotekniko.

Biografio

Warner post studado de elektrotekniko en Hanovro oficis interalie kiel direktoro de instituto por kvalit-kontrolado kaj kvalit-atestado en Offenbach (Prüf- und Zertifizierungsinstitut, 1971-1996), afergvidanto de la kvalitkontrolejo de Asocio de Germanaj Elektroteknikistoj (Verband Deutscher Elektrotechniker, VDE, 1986-1996), prezidanto de la Komisiono pri Terminologiaj Normoj (Normenaussschuss Terminologie, NAT) en Germana Instituto pri Normigado (Deutsches Institut für Normung, DIN, 1974-1983), vicprezidanto de Societo pri Germana Lingvo (Gesellschaft für Deutsche Sprache, GDS, 1977-1999), honora profesoro por la fako „Eŭropaj normoj, kontroloj kaj permesoj en elektrotekniko“ ĉe la Teknika Universitato de Darmstadt (Technische Universität Darmstadt, 1986-2000).

Fakulo pri Esperanto

17-jara Warner eklernis Esperanton, ricevis la instrurajton de Germana Esperanto-Instituto (GEI) kaj de ĝi estis nomumita komisiito pri ekzamenoj. Rudolf Haferkorn, siatempe gvidanto de la sekcio “teknika vortaro” de la Akademio de Esperanto (AdE) kaj de la Terminologia Sekcio de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), instigis lin al kunlaboro.

Warner fariĝis kunaŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV, 1970) por la fako "elektrotekniko". Kiam DIN/NAT fine de la 1950-aj jaroj diskutigis en fakaj rondoj la malneton de normo pri terminologiaj principoj, Warner ellaboris aron da proponoj. Pro tio, en aprilo 1960, li konatiĝis kun Eugen Wüster. En majo lia laborejo VDE delegis lin al kunsido de ISO/TC 37 (Internacia Organizo por Normigado / Teknika Komitato 37) kaj samjare li fariĝis membro de DIN/NAT kaj poste ties honora prezidanto. Sekvis vigla kunlaboro kun Wüster.

Jam frue en sia terminologi-normiga kromkariero li konfesis: „Mian intereson pri tiaspeca trakto de lingvaj aferoj vekis Esperanto, pri kiu mi okupiĝas dum naŭ jaroj“ (en letero al Günther Kandler de 11-a de aprilo 1957). Kaj retrorigarde li substrekas, „ke la kunlaboro en la Teknika Sekcio de ISAE al mi donis la bazon por kunlaboro en DIN kaj ISO“ (en letero al Detlev Blanke de 11-a de aprilo 1999).

Verkoj (elekto)

  • 1955: Kontraŭ germanisma prononcado de la vokaloj. En: Germana Esperanto-Revuo 8 (1955), p. 101-102.
  • 1958: Benennungen physikalischer Größen. En: Muttersprache, 68 (1958), Nr. 11, p. 321-329.
  • 1959: Der Begriff „Elektrizität“ als Beispiel für die internationale Angleichung der inneren und äußeren Form. En: Elektrotechnische Zeitschrift, Ausgabe A (ETZ-A), 80 (1959), p. 635-636.
  • 1965: Taschenbuch der Funkentstörung. Frankfurt/Main: VDE.
  • 1983: La internacia asimilado de science-teknika terminaro. En: Drezen, Ernest K. (1983): Pri Problemo de internaciigo de science-teknika terminaro. Kun Postparolo de Alfred Warner. (Represo de la eldono Moskvo-Amsterdam: 1935). Saarbrücken: Artur E. Iltis, p. 82-90.
  • 2007: Historisches Wörterbuch der Elektrotechnik, Informationstechnik und Elektrophysik: Zur Herkunft ihrer Begriffe, Benennungen und Zeichen. Frankfurt/Main: Harri Deutsch.

Fontoj

Blanke, Wera (2004)
Plansprachliche Anregungen für Terminologen – Wüster, Drezen, Warner – eine Skizze. En: Ina Müller (2004, eld.): Und sie bewegt sich doch … Translations-wissenschaft in Ost und West, Festschrift für Heidemarie Salevsky zum 60. Geburtstag. Frankfurt/Main: Peter Lang, p. 71-85.
Hofmann, Katrin (2001, eld.)
Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender 2001. Bio-bibliographisches Verzeichnis deutschsprachiger Wissenschaftler der Gegenwart. 18. Ausgabe. Band III Sci – Z. München. Saur, p. 3441.

Eksteraj ligiloj