Alfried Krupp von Bohlen und Halbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfried Felix Alwyn Krupp von Bohlen und Halbach (* 13-a de aŭgusto 1907 en Essen; † 30-a de julio 1967 en Essen) estis posedanto de la Friedrich Krupp AG i.a. dum la Tria Imperio.

Antaŭmilitaj kaj militaj jaroj

La entreprenisto

Alfried von Bohlen und Halbach studis ekde 1928 ĝis 1934 inĝenierarton en Munkeno, Berlino kaj Akeno. En 1935 li eniris la familian entreprenon, la Friedrich Krupp AG. Komence li aktivis en la ĉefadministracio de la konzerno en Essen. En 1936 li iĝis prokuristo. Oktobre de la sama jaro li ŝanxiĝis en la sekcion por armilproduktado kaj artilerikonstruado. En 1938 li ekestris la krudaĵo- kaj armilosekcion kaj membriĝis en la direktorio (estraro).

Marte 1943 Alfried von Bohlen und Halbach sekvis lian patron Gustav Krupp von Bohlen und Halbach en la pozicio de direktoriestro de la Friedrich Krupp AG. El iniciato de liaj gepatroj (lia patrino Bertha Krupp von Bohlen und Halbach tiutempe jam estis posedanto de preskaŭ ĉiuj akcioj de la Krupp AG) la 12-an de novembro 1943 Hitler disdonis dekreton, la t.n. Lex Krupp, laŭ kiu la Krupp AG estu transformita en unuopan entreprenon, kies nura posedanto estiĝu familiano rajtigota antaŭmeti la nomon Krupp antaŭ lian respektivan familinomon. La 15-an de decembro 1943 Alfried Krupp von Bohlen und Halbach estiĝis ununura posedanto de la firmao Krupp. Tiutempe la firmao estis grava indurstientrepreno kaj unu el a plej gravaj armilliveranto de la Tria Imperio. Dum la Dua Mondmilito Krupp ekspluatis samkiel ĉiuj aliaj germanaj grandentreprenoj deviglaborantojn. Pro la daŭra fluktuado (senfortigo, malsanoj kaŭze de ne-hominda loĝigo, malsatmorto ktp. de la sklavoj) totala nombro ne estas determinebla, la plej alta nombro de alilandaj zivilaj kaj militkaptitaj deviglaborantoj je la 1-a de januaro 1943 sumiĝis je ĉ. 25 000. Tiuj ĉi laborantoj estis ekspluataj en diversaj entreprenoj de Krupp. La foje menciita eksplodigilofabriko ĉe Auschwitz ja estis instalita de Krupp-personaro, sed poste ekde 1943 uzata por la produktado far‘ de la firmao Union Werl.

Rilatoj al la naziismo

Krupp von Bohlen und Halbach jam ekde 1931 estis mecenato de la SS. En 1935 li membriĝis en la Nacisocialisma Aviadista Korpuso (NSFK), kie li finfine rangis kiel Standartenführer. Ekde 1938 li membris en la NSDAP.

En 1937 Krupp von Bohlen und Halbach estis nomumita – samkiel lia patro - kiel Wehrwirtschaftsführer, do estro de entrepreno grava por la armilproduktado. Krome li estis anstataŭanto de sia patro en ties funkcio kiel kuratoriumestro de la Adolf-Hitler-Spende der deutschen Wirtschaft (organizita financa subteno de la Hitler-reĝimo far' de la germana entreprenistaro. Li estis en 1941 kunfondinto kaj posta prezidiano de la Reichsvereinigung Kohle (Imperia Ligo Karbo) kaj ekde 1942 vicprezidanto de la Reichsvereinigung Eisen (Imperia Ligo Fero). Krome li estis konsilanta komitatano de la Ausfuhrgemeinschaft für Kriegsgerät (Eksportasocio por Militiloj), membro de la armadokonsilo ĉe la imperia ministro por armado kaj militproduktado samkiel membro de la administra konsilo de la minindustria Berg- und Hüttenwerksgesellschaft Ost mbH (BHO). Post komenco de la milito li estis la responsulo por la malkonstruado de entreprenoj en la okupataj teritorioj kaj por la rekonstruado en la Germana Imperio.

Kromaĵoj

Krupp von Bohlen und Halbach estis fervora velboatisto. Dum la velkonkursoj de la olimpiaj ludoj de 1936 li gajnis kun sia ŝipanaro kaj per sia 8-metra-vetkurjakto Germania III bronzmedalon.

En 1937 Krupp von Bohlen und Halbach edziĝis kun Anneliese Lampert, nask. Bahr (1909-98), kun kiu li havis filon, Arndt von Bohlen und Halbach. La edzeco estis divorcata en 1941.

Li ricevis pro siaj meritoj por la nazia reĝimo la militordenojn 2-a-klasan kaj 1-a-klasan.

La postmilita epoko

Aresto kaj Nurenberga proceso pro militkrimoj

La 11-an de aprilo 1945 usonaj trupoj arestis Krupp von Bohlen und Halbach en la „Villa Hügel“ kaj konfiskis lian tutan posedaĵojn. Post kiam la aliancitoj komence intencis, akuzi lian patron kadre de la unua Nurenberga proceso kontraŭ la ĉefaj militkrimuloj, kiu tamen ne okazis pro ties sanstato, la usonanoj akuzis Krupp von Bohlen und Halbach kune kun 11 estraj kunlaborantoj de la firmao Krupp en 1947 en aparta proceso (Kazo X: Krupp-Prozess).

En 1948 la tribunalo kondamnis lin pro "sklavolaborigo" (ekspluatado de deviglaborantoj) kaj "elrabado" de ekonomivaloraĵoj en la okupata eksterlando al 12 jaroj de mallibero kaj konfiskado de lia tuta posedaĵo. La akuzoakto ankaŭ riproĉis lin pro la planado de agresmilito kaj la kun tiu ligita konspiro. La tribunalo tamen absolvis lin de ĉi tiu kulpo, ĉar en la tempo antaŭ la Dua Mondmilito lia patro kaj ne li estris la firmao.

Amnestio, kontrakto de Mehlem kaj denova entreprena agado

Surbaze de ekspertizo de sendependaj usonaj ekspertizisto la estro de la usona militregistaro en Germanio, John Jay McCloy, la 31-an de januaro 1951 amnestiis kaj liberigis Krupp von Bohlen und Halbach antaŭtempe el malibereco.

En 1953 Krupp von Bohlen und Halbach kaj la registaroj de Usono, Britio kaj Francio kontraktis la t.n. Kontrakto de Mehlem. Per tiu ĉi kontrakto li ricevis sian tutan posedaĵon sub difinitaj kondiĉoj. Unu el la esencaj kondiĉoj estis la fiksado, ke la minejoj kaj ŝtalfandejoj estos separitaj de la Krupp-konzerno kaj venditaj ĝis la jaro 1959.

En marto 1953 Krupp von Bohlen und Halbach denove transprenis la estradon de la entrepreno. Fine de la sama jaro li venigis Berthold Beitz kiel ĝeneralprokuristo en la konzernon. Li alistrukturigis la entreprenon komplete por la konstruado de instalaĵoj. La Krupp AG atingias ankaŭ rapide sian pozicion kiel unua ŝalproduktanto. Fakte sekvatempe la minejoj kaj ŝtalfandejoj ja estis – kiel destinita en la Kontrakto de Mehlem – separtitaj, tamen finfine ne venditaj. Male ili estis kunigitaj en 1960 kaj fuziitaj kun la Bochumer Verein für Gussstahlfabrikation AG.

Mallonge antaŭ sia morto Krupp von Bohlen und Halbach ordonis la fondadon de Alfried Krupp von Bohlen und Halbach-Stiftung, fondaĵo kiu estu la „Esprimo de la tradicio ligita al la publika bonstato de la Domo Krupp“. Kun lia morto lia tuta posedaĵoj transiris al ĉi tiu fondaĵo. Tio ebliĝis pro la rezigno de lia filo Arndt von Bohlen und Halbach pri la heredaĵo. La fundaĵo ekfunkciis la 1-an de januaro 1968 kaj utiligas la enspezojn alfluantajn el siaj entreprenaj akcioj nure kaj tuje por komunbonstataj celoj. La fondaĵo hodiaŭ estas la plej granda aparta akciulo de la ThyssenKrupp AG.

Kromaĵoj

En 1952 Krupp von Bohlen und Halbach edziĝis en dua edzeco Vera Knauer, nask. Hossenfeld (1909-67). La edzeco estis divorcita en 1957.

En 1961 li ricevis la honorringon de la urbo Essen. En 1966 li donacis al la Ruhr-Universität Bochum parton de la biblioteko de la „Villa Hügel“. Lia sondiskokolekto post lia morto iris al la muzik- kaj artaltlernejo Folkwang-Hochschule.


En 1969 Krupp von Bohlen und Halbach estis modelulo por la rolo de "Friedrich von Essenberg" en la kinofilmo de Luchino Visconti "La damnitaj" (The Damned). Lian karakteron rolas Dirk Bogarde. La scenaro en 1970 estis nomumita por la usona filmpremio nacia Oscar.

La Alfried-Krupp-Wissenschaftskolleg Greifswald tenas lian nomon.

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Alfried Krupp von Bohlen und Halbach en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke Biografio en la retejo LeMO greke retejo de la fondaĵo Alfried Krupp von Bohlen und Halbach

Literaturo

  • William Manchester: The Arms of Krupp. Michael Joseph Ltd., Londono 1968
  • Lothar Gall: Krupp im 20. Jahrhundert. 2002, Siedler Verlag. ISBN 3886807428