Alfréd Hajós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfréd Hajós
Persona informo
Naskonomo Guttmann Arnold
Naskiĝo 1-an de februaro 1878 (1878-02-01)
en Budapeŝto
Morto 12-an de novembro 1955 (1955-11-12) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pulma malsano
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo futbalisto • arkitektoĵurnalisto • futbal-arbitraciisto • atleto • naĝisto • futbala trejnisto
Verkoj Alfréd Hajós National Swimming Stadium
Ferenc Szusza Stadium
Q123703073
vdr

HAJÓS Alfréd [hajo’ŝ alfred (naskiĝis kiel GUTTMANN Arnold) (Budapest, 1-a de februaro 1878 - Budapeŝto, 12-a de novembro 1955) hungara arkitekto, la unua hungara olimpika ĉampiono. Lia pli juna frato estis Henrik Hajós.

Li devenis el juda familio de Budapeŝto. Post kiam li ricevis diplomon en la Teknikuniversitato, eklaboris en oficejo de Ignác Alpár, poste ĉe Ödön Lechner. En 1907 li malfermis sian oficejon. Li sukcese partoprenis en konkursoj, kiuj donis laboron al li ĉefe en la hungara provinco. En 1924, li akiris en la intelekta konkurso de la pariza olimpiko arĝentan medalon per stadiona plano (komune kun Lauber Dezső). Liaj rememoraĵoj aperis en 1956 en Budapeŝto kun titolo Igy lettem olimpiai bajnok (Tiel mi iĝis olimpika ĉampiono).

Sporto[redakti | redakti fonton]

Li venkis en 1896, en Ateno, dum la unua novepoka olimpiko en la 100 m-a, poste en la 1200 m-a naĝado, tiel li akiris la unuan kaj duan olimpikan ormedalon de la hungara sporto.

Ekde 1899, kiam li sukcese diplomiĝis kiel arkitekto, li ĉesigis la aktivan sportadon, sed kiel sporta ĵurnalisto kaj ano de la Hungara Olimpika Komitato plu apogis la sportan movadon.

Ĉefaj arkitektaĵoj de Hajós[redakti | redakti fonton]

Li verkis komence laŭ secesio, poste eklektiko, konstruktiva, moderna, plej ofte en itala stilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]