Alger républicain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alger Républicain estas taggazeto alĝeria fondita en 1938 de Jean-Pierre Faure kaj Paul Schmitt, Pascal Pia estis la unua estro.

Ĝi estis kromnomita « petit mendiant » (esperantlingve "almozuleto") de la koloniisma gazetaro, pro siaj financaj problemoj kaj multaj konfiskoj. Sendependa gazeto, fondita sekve de sia antaŭulo Oran Républicain (kreita en 1935 de Edmond Auzas kaj Pierre Tabarrot[1]), ĝi estas parto de kampanjo, lanĉita de respublikanoj, por krei taggazetaron sendependan de la financaj povoj, en politika ĉirkaŭaĵo, kie la ideoj de la popola Fronto tiam ekfloris, en Alĝerio, same kiel en Francio. La redakta pozicio estis tiel klare maldekstre progresema, proksima al la socialismaj rondoj plupuŝanta la postulojn de la popola Fronto[2]. Ĝia unua administra konsilio arigis diversoriginajn personojn, inter ili tri "Indiĝenoj" : la komercisto Abbas Turqui, la socialismaj instruistoj Kaddour Makaci kaj Mohand Lechani ankaŭ publicisto kaj estro de "la Voix des Humbless".

La gazeto estis malpermesita de oktobro 1939 ĝis la 24-a de februaro 1943, iom antaŭ la alianca albordiĝo en novembro 1942 kaj poste reaperis kun ŝanĝo de redakta linio ekde tiam komunisma. Ĝi estis denove malpermesita ekde septembro 1955 ĝis la fino de la sendependa milito por reaperi la 17-an de julio 1962. Dum la milito de Alĝerio, multaj kunlaborantoj estis murditaj por la alĝeria sendependeco : Henri Maillot, Georges Rafini, Mohamed Belkacem, Abderahmane Benzine, Amar Khalouf, Abdelkader Benamara, Mourad Ait Saada, Abdelkader Choukhal. Ĝia ĉefredaktisto estis Henri Alleg ĝis en 1965.

Je sendependiĝo, ĝi estis la unua taggazeto de Alĝerio kun 75 000 ekzempleroj, antaŭ la gazeto de la Fronto por nacia liberiĝo (FNL) (« Le Peuple », esperantlingve "la Popolo").

En 1964, "Alger Républicain" akceptis fariĝi la gazeto de FLN. La 20-an de aprilo 1964, la gazeto anoncas « Alger-Républicain fariĝos la organo de F.N.L » kaj klarigas sian pozicion per ĉefartikolo titolita « Un honneur une responsabilité »[3].

Ĝi estis malpermesita por la tria fojo la 19-an de junio 1965 sekve de la puĉo de Houari Boumédiène.

Ĝi reaperis kiel taggazeto sekve de la ribeloj en oktobro 1988, sed submetita al egaj ekonomiaj malfacilaĵoj kaj al disvendaj obstakloj starigitaj de la povo kaj islamistoj, ĝi regule malaperas ekde de aprilo 1994 por reveni de tempo al tempo laŭ semajna, dusemajna, monata aŭ dumonata formo laŭ la militantaj klopodoj kaj obstakloj starigitaj sur sia vojo.

Albert Camus kaj Kateb Yacine skribis por tiu gazeto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • O Todd: Camus, une vie, Gallimard, 1996.
  • A. Benzine, B. Khalfa, Henri Alleg, La Grande Aventure d'Alger républicain, 1987, Messidor-Temps Actuels
  • Joel Merrien, Alger Républicain et la politique de Front national de 1950 à 1954, memuaro por DES : Historio : Nanterre : Universitato Parizo 10-a : 1974
  • Guillaume Laisne, Engagements d'un quotidien en société coloniale, le cas d'Alger Républicain (1938-1955), memuaro de duajara serĉa mastero : Historio : IEP Parizo : 2007[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Emmanuel Roblès kaj hispaneco en Oranio" (estro Guy Dugas, eldoninto L'Harmattan 2012).
  2. Engaĝiĝo de taggazeto en kolonia socio, serĉa mastero IEP Parizo
  3. La presse écrite algérienne en Île de France: lectures et identité, Ahmed Hanifi, memuaro por DÉA, universitato de Parizo 8-a, 1996.
  4. Engagements d'un quotidien en société coloniale, le cas d'Alger Républicain (1938-1955)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]