Algirdas (persona nomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Algirdas estas ofta litovlingva vira persona nomo.[1] Ĝi etimologie rilatas al la vorteroj al (alia, aparta) kaj girdas (novaĵo, aŭdaĵo), kaj aludu la signifon "aparta novaĵo" aŭ "aparta konatulo".[2]. La nomo populariĝis memore al la historia grandduko de Litovio Algirdas (1296–1377).

Konatuloj kun tiu persona nomo

  • Algirdas (1296–1377), grandduko de Litovio (1345–1377)
  • Aleksandras Algirdas Abišala (naskiĝis en 1955), entreprena konsilisto, politikisto, ĉefministro de Litovio kaj ministro sen aparta fako
  • Algirdas Brazauskas (1932–2010), litova politikisto, prezidanto kaj ĉefministro
  • Algirdas Butkevičius (naskiĝis en 1958), litova politikisto
  • Algirdas Julien Greimas (1917–1992), litova-franca lingvosciencisto
  • Algirdas Paleckis (naskiĝis en 1971), litova politikisto, diplomato kaj ĵurnalisto
  • Algirdas Šemeta (naskiĝis en 1962), litova politikisto kaj ekonomikisto
  • Algirdas Šocikas (naskiĝis en 1928), litova-sovetie litova boksisto
  • Algirdas Taminskas (naskiĝis en 1962), litova juristo kaj universitata docento
  • Jonas Algirdas Misiūnas (naskiĝis en 1933), juristo, eksa prezidanto de la supera kortumo de Litova SSR kaj sovetie litova vicministro pri justico.

Notoj

  1. Algirdas en la retejo www.vornamen-weltweit.de
  2. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 69