Algirdas Julius Greimas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Algirdas Julius Greimas, aŭ Algirdas Julien Greimas (naskiĝis la 9-an de marto 1917 en Tula, Rusio, mortis la 27-an de februaro 1992 en Parizo), estis lingvisto litovo rusdevena, fondinto de la tiel nomatan francan semiotikon. Li ankaŭ esploris la litovan mitologion. La semiotiko de Greimas baziĝas sur la tradicio lingvistika de Ferdinand de Saussure laŭ la konsideroj de Hjelmslev.

Biografio

Greimas studis juron en Litovio kaj lingvosciencon en Grenoble (1936-1939). En 1939 reiris al Litovio, kie li devis prezenti sin en la armeo. En 1944 li estis denove en Francio. En 1949 li ricevis sian superan diplomon de la Sorbonne. Li estis docento en Aleksandrio, Ankaro, Istanbulo kaj Poitiers kaj ankaŭ en la em Parizo, kie ekde 1965 li estris la esploron pri semiotiko-lingvistiko.

Greimas ankaŭ interesiĝis pri la mitologio de Litovio. Tiucele li baziĝis sur la metodoj de Georges Dumézil, Claude Lévi-Strauss kaj Marcel Detienne. La rezultoj de tiu esplorado aperis en la verko Apie Dievus ir žmones - Pri dioj kaj homoj (1979) kaj en Tautos atminties beieškant - Serĉe de la nacia memoro (1990).

Teorio de la rakonto

Laŭ la semiotiko de li proponita la teksto estas nur supraĵo de pli profunda strukturo, kie kuŝas elementa dikonomio, kiel vivo kontraŭ morto aŭ naturo kaj kulturo. Greimas proponis la semiotikan kvadraton por analizi la semantikan strukturon de teksto. Li renovigis la teorion pri la rakonto pere de sia modelo de aktantoj, tio estas abstraktaj funkcioj, kiuj eksplikas la supraĵa sintaksa aranĝo de la aktoroj.


Verkaro

  • Sémantique structurale : recherche et méthode, Larousse, 1966
  • Dictionnaire de l'ancien français jusqu'au milieu du XIVe siècle, Larousse, 1968
  • Du sens, essais sémiotiques, Éditions du Seuil, 1970
  • Maupassant : la sémiotique du texte, exercices pratiques, Éditions du Seuil, 1975
  • Sémiotique et sciences sociales, Éditions du Seuil, 1976
  • Sémiotique : dictionnaire raisonné de la théorie du langage (kun Joseph Courtés), Hachette, 1979
  • Du sens. 2, Éditions du Seuil, 1983
  • Des dieux et des hommes : études de mythologie lithuanienne, PUF, 1985
  • De l'imperfection, Périgueux, P. Fanlac éd., 1987
  • Sémiotique des passions : des états de choses aux états d'âme (kun Jacques Fontanille), Éditions du Seuil, 1991
  • Dictionnaire du moyen français (kun Teresa Mary Keane), Paris : Larousse, 1992


Eksteraj ligiloj