Algyő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Algyő (aldjO) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono Szeged.

Naftominado apud Algyő

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso havanta havenon kaj pontojn, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Békéscsaba-Szeged. La lasta urbo troviĝas je 10 km-oj.

La plej frue sarmatoj vivis tie. Algyő aperas en formo de Villa Geu en 1138 kun Tápé. Algyő estas malnova fiŝista vilaĝo ĉe la Tiso. La kampoj longe apartenis al la reĝo. La granda inundo en 1879 detruis la vilaĝon. Oni alligis la vilaĝon en 1973 al Szeged, sed sendependiĝis en 1997.

Algyő estas grava rivera trapasejo. La fervoja ponto estis konstruita en 1870, la publikvoja en 1974. Ĝi estas fama pro la tie trovita nafto kaj tergaskampoj, plej granda en Hungario. Pri la naftokampoj oni sciis jam en 1917, sed la ekspluato komenciĝis ekde 1965. Ĝi donas duonon de la tergaso minita en Hungario. Algyő aliĝis al Szeged en 1973, baldaŭe ĝi denove memstariĝis.

Vidindaĵoj estas romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Anna el la 14-a jarcento, kiu barokiĝis en la 18-a jarcento, la turo estas 38 m-ojn alta. Algyő havas banejon.

mapo