Alhfrith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alhfrith estis filo de Oswiu, reĝo de Northumbria, Anglio de 641 al 670.

En 655 aŭ 656 lia patro numumis lin subreĝo de Deira, kiu estis unu el la du regnoj kiuj kuniĝis por krei Northumbria. Li anstataŭis sian kuzon Aethelwald, kiu subtenis Penda, reĝon de Mercia kaj malamikon de Oswiu, kaj batalis kune kun Penda kontraŭ Oswiu kiam Penda invadis Northumbria en 655 kaj estis venkata kaj mortigata.

Alhfrith edziĝis al Cyneburh, filino de Penda.

Dum la Sinodo de Whitby, Alhfrith forte subtenis Sanktan Wilfrid kiam tiu ĉampionis la roman kristanan tradicion.

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Alhfrith militis kontraŭ sia patro, sed ne restas pluaj informoj. En sia Biografioj de la abatoj Bede raportas ke Alhfrith petis permeson de sia patro akompani Benedikton Biscop al Romo.

Osric, kiu regis Northumbria de 718 al 729, estis filo aŭ de Alhfrith kaj Cyneburh aŭ de Aldfrith, reĝo de Northumbria de 685 al 704.

Oni ne scias la mortjaron de Alhfrith. Eble li ĉesis regi Deira ĉirkaŭ 664.