Ali Abdula Saleh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ali Abdala Saleh)
Ali Abdula Saleh
Persona informo
علي عبد الله صالح
Naskiĝo la  21-an de marto 1942(nun 1942-03-21)
en Bajt al-Ahmar, Norda Jemeno
Morto la 4-an de decembro 2017
en Sanao
Mortis per pafvundo vd
Tombo Sanao vd
Religio ŝijaisma islamo
Ŝtataneco Jemeno vd
Partio Ĝenerala Popola Kongreso
Familio
Patro Abdallah Saleh Afaash vd
Gefratoj Mohammed Abdullah Saleh • Saleh Abdullah Saleh Al-Ahmar • Ali Saleh Al-Ahmar • Mohammed Saleh Al-Ahmar vd
Edz(in)o Asma Saledp vd
Infanoj Ahmed Saleh • Khaled Ali Abdullah Saleh • Sakhr Ali Abdullah Saleh • Ridan Ali Abdullah Saleh • Madeen Ali Abdullah Saleh • Salah Ali Abdullah Saleh vd
Parencoj Mohammed Saleh Al-Ahmar • Ali Mohsen Al-Ahmar vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum 1958– vd
prezidanto de Jemeno
Dum 22-a de majo 1990 – 27-a de feveleiro 2012
Antaŭulo pozicio kreita
prezidanto de Norda Jemeno
Dum 18-a de Julio 1978 – 22-a de majo 1990
Antaŭulo Abdul Karim Abdula al-Araŝi
Sekvanto pozicio malinstalita
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ali Abdula Saleh, ankaŭ latinliterigita Ali Abdullah SalehSalih (arabeعلي عبد الله صالح ‏, latinliterigo laŭ sistemo DMG ʿAlī ʿAbdullāh Ṣāliḥ, naskiĝis la  21-an de marto 1942(nun 1942-03-21) en Bajt al-Ahmar, Norda Jemeno; mortinta la 4-an de decembro 2017 en Sanao) estis jemena politikisto. De 1990 ĝis 2012 li estis la unua prezidanto de la unuiĝinta ŝtato Respubliko Jemeno, kiu kreiĝis en 1990. Jam antaŭe li de 1978 ĝis la ŝtata unuiĝo estis la prezidanto de Norda Jemeno.

Sekve de la politikaj perturboj en Tunizio kaj Egiptio komence de la jaro 2011, ankaŭ en Jemeno ekestis tumultoj: Ekzemple la 3-an de februaro 2011, pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en la nacia ĉefurbo Sanao, postulante tujan eksiĝon de la prezidanto. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝis ĉe la randoj de la ĉefurbo. La antaŭan tagon, do la 2-an de februaro, li estis anoncinta ke li ne rekandidatos kiel ŝtata prezidanto fine de la nuna oficperiodo en 2013, kaj ke li ankaŭ ne transdonus la potencon al sia filo. En prezidanta baloto de 2012 elektiĝis nova prezidanto Mansur Hadi. Ekde 2013 ribeluloj de la grupiĝo Huthi (ŝijaismaj membroj de zajdisma islamo), subtenantoj de la nuna eksprezidanto Ali Abdula Saleh, subtenantoj de separatisma suda Jemeno, kaj landa branĉo de la terorisma movado Al-Kaida batalas kontraŭ la armeo de la centra registaro pri al potenco en la ŝtato. La Huthi-ribeluloj sukcesis okupi la ĉefurbon Sanao kaj grandajn partojn de la ŝtato, kaj ili jam proksimis al konkero de la provizora ĉefurbo Adeno, kiam la armeo de Sauda Arabio kun partopreno de la armeoj de ok pliaj ŝtatoj la 25-an de marto 2015 komencis armeon intervenon favore al la elektita ŝtata prezidanto Mansur Hadi kaj ties ĉefministro Ĥalid Bahah.

Saleh kun George W. Bush


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]