Ali Abdula Saleh
| Ali Abdula Saleh | |
|
prezidanto de Jemeno
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 22-a de majo 1990 |
|
| Antaŭulo | pozicio kreita |
|---|---|
|
prezidanto de Norda Jemeno
|
|
| En funkcio: 18-a de Julio 1978 – 22-a de majo 1990 |
|
| Antaŭulo | Abdul Karim Abdula al-Araŝi |
| Sekvanto | pozicio malinstalita |
|
|
|
| Naskiĝo | la 21-an de marto 1942 (nun 71-jara) en Bajt al-Ahmar, Norda Jemeno |
| Nacieco | jemena |
| Politika partio | Ĝenerala Popola Kongreso |
| Profesio | politikisto |
| Religio | ŝijaisma islamo |
Ali Abdula Saleh, ankaŭ latinliterigita Ali Abdullah Saleh aŭ Salih (arabeعلي عبد الله صالح , naskiĝis la 21-an de marto 1942 en Bajt al-Ahmar, Norda Jemeno, do nun 71-jara) estas jemena politikisto. Li ekde la jaro 1990 estas la unua kaj nuna prezidanto de la unuiĝinta ŝtato Respubliko Jemeno, kiu kreiĝis en 1990. Jam antaŭe li de 1978 ĝis la ŝtata unuiĝo estis la prezidanto de Norda Jemeno.
Sekve de la politikaj perturboj en Tunizio kaj Egiptio komence de la jaro 2011, ankaŭ en Jemeno ekestis tumultoj: Ekzemple la 3-an de februaro 2011, pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en la nacia ĉefurbo Sanao, postulante tujan eksiĝon de la prezidanto. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝis ĉe la randoj de la ĉefurbo. La antaŭan tagon, do la 2-an de februaro, li estis anoncinta ke li ne rekandidatos kiel ŝtata prezidanto fine de la nuna oficperiodo en 2013, kaj ke li ankaŭ ne transdonus la potencon al sia filo.