Ali Akbar Khan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ali Akbar Khan
Dia7275 Ali Akbar Khan r.jpg
Bazaj informoj
Alie nomata Khansahib; Ustad
Naskiĝo 14-a de aprilo 1922
Morto 18-a de junio 2009
Ĝenroj hinda klasika muziko
Profesio sarodisto, instruisto, komponisto
Aktivaj jaroj 1936 - 2009
Retejo http://www.ammp.com/aak.html
Signifa instrumento
sarodo
v  d  r
Information icon.svg

Ali Akbar KHAN (bengala: আলী আকবর খাঁ) (14-a de aprilo 192218-a de junio 2009), ofte konata kiel Khansahib aŭ la titolo Ustad (majstro), estis barata klasika muzikisto kaj majstro de la sarodo. Khan pioniris baratan muzikon en la Okcidento, kaj kiel ludisto kaj komponisto kaj instruisto. Li establis muziklernejon en Kolkato en 1956 kaj la Ali Akbar Kolegio de Muziko en 1967, kiu nun lokas en San Rafael, Kalifornio, kaj ekzistas branĉo en Basel, Svislando. Khan ankaŭ komponis filmajn muzikarojn.

Instruinte kiel muzikisto kaj instrumentisto de lia patro, Allauddin Khan, Ali Akbar Khan unue vojaĝis al Usono en 1955 pro la invito de violonisto Yehudi Menuhin, kaj poste transloĝis en Kalifornion. Khan estis nomumita por kvin Premioj Grammy kaj estis akordita per la dua plej alta civitana honoro, la Padma Vibhushan, en 1989.