Ali Lariĝani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ali Ardaŝir Lariĝani
perse: علی اردشیر لاریجانی
Ali Lariĝani

Oficanta
Funkcio akceptita:
majo 2008
Antaŭulo Golam-Ali Hadad-Adel

En funkcio:
la 16-an de aŭgusto 2005 – la 20-an de oktobro 2007
Antaŭulo Hasan Rohani
Sekvanto Said Ĝalili

En funkcio:
1992 – 1993
Antaŭulo Mohammad Ĥatami
Sekvanto Mostafa Mir-Salim

Naskiĝo 1957
en Naĝaf, Irako
Alma mater Teknologia universitato «Ŝarifo»
Religio Ŝijaismo
v  d  r
Information icon.svg

Ali Ardaŝir LARIĜANI (perse: علی اردشیر لاریجانی; naskiĝis en 1958, Naĝaf, Irako) — estas irana politikisto, la prezidanto de Meĝliso de 2008, la sekretario de la Supera konsilio pri nacia sekureco de la 16-a de aŭgusto 2005 ĝis la 20-a de aŭgusto 2007.

Lernado kaj studado[redakti | redakti fonton]

Lia patro ajatolo Ĥaŝem Amoli estis ŝijaisma teologo. En 1982 Ali Lariĝani finlernis la teknologian universitaton «Ŝarifo» laŭ fako «matematikisto-programisto» kaj pli malfrue doktoriĝis en Tehrana universitato pri okcidenta filozofio.[1] Li estas kunaŭtoro de libro pri Immanuel Kant.[2]

La politika kariero[redakti | redakti fonton]

De 1983 ĝis 1992 Ali Lariĝani okupis multajn ŝtatajn postenojn: lie estis ministro pri laboro kaj sociaj demandoj, vic-ministro pri poŝto, telegrafo kaj telefono, portempa ŝtabestro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio. De 1992 ĝis 1993 Lariĝani estis ministro pri kulturo kaj islama orientiĝo.

La estro de la Organizaĵo pri radio kaj televido de Irano[redakti | redakti fonton]

Post la irana revolucio Ali Lariĝani estis unu el la administrantoj de la «Organizaĵo pri radio kaj televido de Islama Respubliko Irano» kaj en 1982 li iĝis la ĉefo de tiu.[1] De 1994 ĝis 2004 li denove estris tiun organizaĵon. Dum sia 10-jara estrado Ali Lariĝani grave plifortigis kaj evoluigis ĝin. La kvanto de ŝtataj televidkanaloj kreskis de 2 al 7, kaj la kvanto de radiostacioj atingis 13.[3] Ali Lariĝani fondis la gazeton «Ĝam e Ĝam», kiu iĝis la plej multeldonkvanta en la lando. Ankaŭ li kreis la ŝtatan kinokompanion «Sima Film». En 2003 li lanĉis du arablingvajn televidkanalojn — al-Alam kaj Sahar kaj tuttagan televiddisendadon por eksteraj landoj.

Ĉe tio multaj programoj estis redaktitaj en kadro de la politiko de islamigado. Rezulte en januaro 2004 150 deputitoj-reformistoj akuzis la ŝtatan televidkompanion kaj ties estron pri disvastigado de antaŭkonkluda informado, pro kio irananoj estas devigataj apelacii al eksterlandaj amaskomunukiloj.[4] Kiam la tiama prezidanto de Irano Mohammad Ĥatami kaj la tiama prezidanto de la Meĝliso Mehdi Karubi kondamnis la provojn de la Konsilio de la gardantoj de la konstitucio malhelpi partoprenon de reformistoj en la balotado de 2004, ŝtataj televidkanaloj prisilentis tion. Pro tio naskiĝis kritiko de la ŝtata televidkompanio kaj ties gvidanto.[4] Responde Lariĝani deklaris, ke liaj novkondukaĵoj efektiviĝis laŭ direktivo de Ali Ĥamenei kaj ili estas direktitaj al subtenado de la islamaj valoroj.[4]

En la Supera konsilio pri nacia sekureco[redakti | redakti fonton]

En majo 2004 la plej supera gvidanto Ali Ĥamenei nomumis Ali Lariĝni sia reprezentanto en la Supera konsilio pri nacia sekureco por 3-jara limtempo.[1][5] En 2005 li partoprenis la prezidantan balotadon kaj okupis la sesan lokon. La 16-an de aŭgusto la venkinta kandidato Mahmud Ahmadineĵad nomumis lin sekretario de la Supera konsilio pri nacia sekureco. Unu el la ĉefaj taskoj de Lariĝani iĝis la intertraktado kun okcidentaj landoj pri irana nuklea programo. Li anstataŭis la modestan Hasan Ruhani kaj okupis pli rigidan pozicion. Tamen post tempo Lariĝni ricevis reputacion de pragmatikisto, pli prefere ol Ahmadineĵad mem.[2][6] Kiam la 23-an de marto 2007 iranaj limgardistoj arestis 15 britajn militmaristojn, akuzitajn pri kontraŭleĝa ĉeesto en iranaj teritoriaj akvoj, Lariĝani iĝis la ŝlosilfiguro de la intertraktoj pri liberigo de la arestitoj. Li aludis al brita flanko, ke por tio sufiĉas agnoski la fakton de rompo de iranaj limoj kaj pardonpeti.[6] La 4-an de aprilo Ahmadineĵad liberigis la britojn kiel paska donaco kaj la 5-an de aprilo ili jam revenis hejmen.[7]

La 20-an de oktobro 2007 Lariĝani estis demisiigita.[8] Eble tio okazis pro malkonsento kun Mahmud Ahmadineĵad pri nuklea programo kaj relativa dependeco de la ĉefa irana intertraktulo pri tiu problemo.

La prezidanto de Meĝliso[redakti | redakti fonton]

La 28-an de majo Ali Lariĝani estis elektita la prezidanto de Meĝliso. Dum voĉdonado li ricevis voĉojn de 232 deputitoj el 287.

La adepto de Ali Ĥamenei[redakti | redakti fonton]

Ali Lariĝani oni konas kiel fidelan subtenanton de Ali Ĥamenei. Estas informo, ke en la 1990-aj jaroj li eniris la sekretan grupon de administrantoj, alvokitan kontraŭstari al minacoj al la Islama Respubliko. En tiu ankaŭ eniris la vic-ministro pri spionado kaj sekureco Said Emami kaj la vic-komandestro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio Baker Zolkadr. Tiu grupo aranĝis diskreditagojn kaj mortigojn de liberalaj politikistoj. Kiam aperis la publika informo pri tiu agado, nur Said Emami estis arestita (poste li memmortigis sin en la malliberejo).[5]

Parencaj ligoj[redakti | redakti fonton]

Ali Lariĝani havas gravan aŭtoritaton inter konservativuloj kaj parencajn ligojn kun multaj superaj politikistoj. Lia bopatro estas la fama ajatolo Morteza Motaĥari, unu el la gvidantoj de la irana revolucio. Lia frato Mohammad Ĝavad Lariĝani estas eksdeputito de la Meĝliso, vic-ministro de la prezidanto de la Komisiono pri ekstera politiko kaj internaciaj aferoj, eks-vic-ministro pri eksteraj aferoj, ĉefa ideologo de la subtenantoj de Ali Ĥamenei. Alia frato, Sadeg Lariĝani estas ano de la Konsilio de la gardantoj de la konstitucio. La kuzo Ahmad Tavakoli estas eksdeputito de la Meĝliso kaj kandidatiĝis dum la prezidanta balotado en 2005.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]