Aliancanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda mapo kun la nacioj partoprenintaj la Duan Mondmiliton. La Aliancanoj de tiu milito estas bildigitaj verde (tiuj kiuj eniris la aliancon post la atako de Japanio al Usono helverde), la Aksaj Potencoj oranĝe, kaj neŭtralaj ŝtatoj verde. Oranĝan punkton havas la ŝtatoj, kiuj, ne formale konkeritaj sed sub granda premo de la Aksaj Potencoj, ŝanĝis la flankon (Viŝia Francio kun kolonioj kaj Kroatio), helverdan havas tiuj, kiuj dum la evoluo de la milito ŝanĝis la flankon al la aliancanoj, kaj malhelverdan la neŭtralaj baltiaj ŝtatoj, kiuj konkeriĝis fare de Sovetunio kaj restis tiaj post la milito.

Kiam skribite per majuskla A, Aliancanoj kutime celas la potencojn kiuj batalis kontraŭ Germanio en la dua mondmilito. Por la unua mondmilito oni parolas kutime per la laŭtempa esprimo entento.

La landoj kiuj batalis kontraŭ la Aksaj Potencoj (ĉefe Nazia Germanio, Italio, Japanio kaj ĝis 1941 Sovetunio) dum la Dua Mondmilito inter la jaroj 1939 kaj 1945 estis origine temis pri:
Flago-de-Pollando.svg Pollando,
Flago-de-Francio.svg Francio kaj
Flago-de-Britio.svg Britio.
Dum la milito la Aliancanoj entute estis
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio,
Flago-de-Britio.svg Britio,
Flago-de-Francio.svg Francio (post la konkeriĝo de Francio fare de Nazia Germanio ĝis somero 1944 reprezentata per partizanoj de la Résistance kaj per ekzila armeo France libre)
Flago-de-Kanado.svg Kanado,
Flago-de-Tajvano.svg Respubliko Ĉinio,
Flago-de-Sudafriko.svg Sudafriko,
Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio (ekde somero 1941) kaj
Flago-de-Usono.svg Usono (ekde fino de 1941).
Krome la partizanaj armeoj de multaj ŝtatoj okupitaj de Nazia Germanio konsideris sin Aliancanoj, ĉefe en Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio, Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio, Flago-de-Danio.svg Danio, Flago-de-Grekio.svg Grekio, Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio, Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando, Flago-de-Norvegio.svg Norvegio kaj Flago-de-Pollando.svg Pollando.

Ĝenerala uzo de la vorto[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, aliancanoj estas homoj aŭ homgrupoj kiuj kunlaboras por komuna celo.