Alice Maier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alice MAIER (1889- mortis 103-jara la 28-an de oktobro 1992 sur Insulo Saltspring, Kanado) estis kanada esperantistino.

En 1911 ŝi estis unu el la junaj entuziasmuloj, kiuj jungis sin antaŭ la kaleŝon de Zamenhof dum la UK en Antverpeno, kaj ŝi ĉeestis ankaŭ la jubilean kongreson en Varsovio.