Alice Schwarzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alice Schwarzer
Persona informo
Naskonomo Alice Sophie Schwarzer
Naskiĝo 3-an de decembro 1942 (1942-12-03) (81-jaraĝa)
en Wuppertal
Lingvoj germanafranca
Ŝtataneco GermanioNazia Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • redaktisto
TTT
Retejo http://www.aliceschwarzer.de
vdr
Alice Schwarzer, 2009

Alice SCHWARZER (Elis ŝvArcer) (naskiĝis la 3-an de decembro 1942 en Wuppertal, Germanujo) estas la plej konata feministo en Germanio. Ŝi verkis plurajn librojn kaj eldonas la revuon EMMA.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1959 ŝi edukiĝis kaj laboris kelkajn jarojn pri komerco. En 1966 ŝi komencis labori kiel ĵurnalisto.

De 1970 ĝis 1974 Alice Schwarzer laboris en Parizo por gazetoj, radio kaj televido. Krome ŝi studis psikologion kaj sociologion, interalie ĉe Michel Foucault. En Parizo ŝi kunfondis la porvirinan movadon MLF, Mouvement de libération des femmes, kaj alportis ĝiajn ideojn ankaŭ al (Okcidenta) Germanio.

En 1971 ŝi iniciatis kampanjon "Ni abortigis!" de 374 famulinoj kontraŭ la tiama leĝa malpermeso de abortigo. Pri tiu temo aperis en 1971 ŝia unua libro: Frauen gegen den § 218 (Virinoj kontraŭ § 218).

En 1975 aperis Der kleine Unterschied und seine großen Folgen (La eta diferenco kaj ĝiaj egaj sekvoj). Tiu ĉi libro fariĝis tre populara kaj famigis sian aŭtoron. Ĝi temas pri la funkcioj de amo kaj amorado en patriarkisma socio.

Ekde 1977 aperas la feminisma revuo EMMA, kiun Alice Schwarzer fondis kaj ĝis nun estras. Ĝi estas la ĉefa porvirina revuo en Germanio, per kiu lanĉiĝs kelkaj propagandaj atakoj, ekzemple la PorNO-kampanjo ekde 1987.

Krom sia laboro pri EMMA Alice Schwarzer verkis kaj eldonis dekojn da libroj, ekzemple biografiojn pri Simone de Beauvoir kaj Romy Schneider. Ofte ŝi partoprenas amuzaĵojn en germanlingva televido.

Ideoj kaj celoj[redakti | redakti fonton]

Alice Schwarzer pledas por egaliga feminismo laŭ la tradicio de Simone de Beauvoir. Tio signifas: ŝi kontestas diferencon inter seksoj kaj rifuzas laŭseksajn sociajn rolojn (kontraŭe al feministoj, kiuj klarigas la sociajn rolojn per biologiaj diferencoj).

Pri amoro ŝi publikigis triangulan modelon el aliseksamo, samseksamo kaj memseksumemo, asertante egalvaloron kaj denaskan inklinon al ĉiuj tri praktikoj. La socia preferigo de aliseksamo devenas de patriarkismo.

Politike ŝi aktivis por ĉiuj tradiciaj celoj de feministoj, sed precipe por libera abortigo, leĝa sendependeco de edzinoj de siaj edzoj kaj financa sendependeco de virinoj.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Plej ofta kritiko kontraŭ Alice Schwarzer estas la kutima maĉisma stultumado kontraŭ ĉiuj feministinoj: aserto de malbeleco.

Kelkaj feministoj kritikas, ke Alice Schwarzer monopoligas la feminisman diskurson en Germanio, ĉar ŝi daŭre aperas en amaskomunikiloj kaj jam de jardekoj stiras la revuon EMMA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]