Alice Vanderbilt Morris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alice Vanderbilt Morris
Alice Vanderbilt Shepard, 1888 portreto de John Singer Sargent
Alice Vanderbilt Shepard, 1888 portreto de John Singer Sargent
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1874 (1874-12-07)
en Nov-Jorko
Morto 15-an de aŭgusto 1950 (1950-08-15) (75-jaraĝa)
en Bar Harbor
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Radcliffe College • Universitato Harvard
Familio
Patro Elliott Fitch Shepard
Patrino Margaret Louisa Vanderbilt Shepard
Frat(in)o Elliott Shepard
Edz(in)o David Hennen Morris
Infano Alice Morris Sturges
Okupo
Okupo esperantistolingvisto • lobiisto • filantropo
vdr

Alice VANDERBILT MORRIS (naskiĝnomo SHEPARD) naskiĝis la 7-an de decembro 1874 en Novjorko[1]; mortis la 15-an de aŭgusto 1950 en Bar Harbor (Maine/Majno)[2]. Ŝi estis ano de la usona familio Vanderbilt, esperantistino, mecenato kaj kunfondinto de la Internacia Helplingvo-Asocio (IALA - International Auxiliary Language Association) kiu poste kondukis al la kreado de la nova internacia planlingvo Interlingua[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alice Vanderbilt Shepard naskiĝis en prestiĝa familio kiu tiutempe estis la plej riĉa en Usono: ŝia patro, Elliott Fitch Shepard, estis advokato, bankisto kaj posedanto de la gazeto Mail and Express[4], same kiel fondinto kaj prezidanto de la New York State Bar Association, dum ŝia patrino Maria Louisa (naskita Kissam) Vanderbilt Shepard estis la nepino de la entreprenisto Cornelius Vanderbilt, la usona "reĝo" de la fervojoj.

Woodlea, la hejmo de ŝiaj gepatroj en Westchester County, New York, en 1895.
Woodlea, la hejmo de ŝiaj gepatroj en Westchester County, New York, en 1895.

Alice estis konata en sia familio kiel "Anĝela" pro la dolĉeco kaj beleco de sia vizaĝo. Ŝi tamen ne estis vera anĝelo kaj kiam ŝi grimpis sur arbon kontraŭ la malpermeso de sia patro, ŝi falis kaj rompis sian torakajn vertebrojn. Ŝia patro, malmola viro, rifuzis voki la kuraciston por puni lian malobeon kaj sekve de tio ŝi kreskis misformita pro deformiga skoliozo en Woodlea.

En 1895, ŝi geedziĝis kun Dave Hennen Morris, 23-jara medicina studento kiu diplomiĝis ĉe la Universitato Harvard [4] kaj pli poste ambasadoro de Usono en Belgio de 1933 ĝis 1937.

Ankaŭ Alice Vanderbilt Morris studis ĉe la Universitato Harvard (en Radcliffe College, fondita en 1879 kiel la Socio por la Kolegia Instruado de Virinoj, ankaŭ konata kiel la "Harvard Annex", kaj kiu estis privata institucio kun la celo disponigi Harvard-edukadon al virinoj). La paro, kiu geedziĝis en 1895, havis ses infanojn, kiuj ĉiuj faris universitatajn studojn[5].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Post akcidento ŝi forte suferis je la dorso kaj devis pasigi iom da tempo en hospitalo kie ŝi malkovris broŝuron pri Esperanto. Tiu ĉi lingvo, en plena disvolviĝo en Eŭropo, estis tamen malmulte konata en Usono, same kiel la projektoj por aliaj universalaj lingvoj defenditaj tiutempe[6]. Vanderbilt Morris trovis la ideon de Esperanto kiel neŭtrala helplingvo kaj lingvo de komerco[7] alloga kaj parolis pri ĝi al kemiisto Frederick Gardner Cottrell, amiko de la familio kiu mem interesiĝis pri la temo kaj proponis, ke ŝi uzu sian fortunon por fondi asocion, kies celo estus science esplori la problemon de internacia planlingvo[3], en kunlabroro kun famaj lingvistoj kaj sciencistoj el la tuta mondo, rezultante en la fondo de la Internacia Helplingva Asocio (IALA - International Auxiliary Language Association),

Dum multaj jaroj ŝi interesiĝis pri Esperanto, kiun ŝi bone parolis. Ŝi ankaŭ monsubtenis diversajn sciencajn laborojn pri Esperanto. La „Bibliografio de Internacia Lingvo“ (1929) aperis pro ŝia financa subteno. Ŝia bildo troviĝas en la komenco de la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petr Stojan. La Originala Verkaro de L. L. Zamenhof estas dediĉita al ŝi fare de la kompilinto Johannes Dietterle.

IALA kaj Interlingua[redakti | redakti fonton]

IALA (International Auxiliary Language Association) estis fondita en 1924 kun la subteno de ŝia edzo kaj de lokaj figuroj kiel filozofo John Dewey, edukisto Stephen P. Duggan, akademiano John Huston Finley, inĝeniero Alfred Norton Goldsmith, filantropo Frederick Paul Keppel aŭ la sociologo Herbert N. Shenton. Dum pli ol 25 jaroj, Vanderbilt Morris vivigis la asocion kaj aktive partoprenis en ĉiu fazo de la laboroj de IALA.

Celo[redakti | redakti fonton]

La celo de IALA estis klopodi konstrui internacian lingvon en neŭtrala kaj scienca maniero el vortprovizoj ĉeestantaj en kiel eble plej multaj lingvoj ​kaj kun kiel eble plej simpla gramatiko, ĉio en kunlaboro de gvidaj personoj en la lingva kaj interlingvistika mondo kiel Edward Sapir (pioniro en la studo de lingvo kiel kultura fakto), Otto Jespersen (specialisto pri la angla kaj kreinto de Novial) aŭ Giuseppe Peano (kreinto de Latino sine flexione kaj fondinto de la Academia pro Interlingua.

En 1945 ŝi kunaŭtoris la Ĝeneralan Raporton de IALA kune kun Mary C. Bray. Alice aktive okupiĝis pri la asocio kaj restis ĝia honora sekretario dum la tuta vivo[8].

Alexander Gode kaj Interlingua[redakti | redakti fonton]

La laboroj de IALA kaj Alice Vanderbilt Morris, kiu mortis en 1950, estis konfidita al la lingvisto Alexander Gode kiu uzis ĝin por evoluigi la "naturalisman" planlingvon Interlingua, kiun li publikigis en 1951. Alexander Gode ĉerpis el la internacia vortprovizo de eŭropaj lingvoj por disvolvi Interlingua, la nova interlingvo de la IALA. La usona lingvisto Hugh E. Blair kaj Alexander Gode estas la aŭtoroj de la verko Interlingua: A Grammar of the International Language.

Por detaloj vidu la artikolon Interlingvao (Interlingua).

La sistemo estis preskaŭ preta por publikigo kiam, ĉe la fino de lia vivo, Alice Vanderbilt Morris subite konvertiĝis al la katolikismo kaj retiriĝis de la IALA-projekto, lasante lin sen financaj rimedoj. Alice mortis la sekvan jaron, unu jaron antaŭ la fina publikigo de la lingvo de Gode en 1951. Nur kelkajn monatojn post ŝia morto, la asocio eldonis la unuan ĉefverkon de Interlingua (Interlingvao), nome la "Interlingua-English Dictionary".

Ĝis 1954 materialoj pri Interlingua aperis sub la siglo "IALA", poste sub la nova "Interlingua Division of Science Service".

Post la malapero de IALA Alexander Gode kaj Henry Fischbach fondis la Interlingua Institute de Novjorko, de kiu la filino de Alice kaj Dave estis la vicprezidantino.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis honoran membrecon de la aoscio Phi Beta Kappa. Ŝi ankaŭ estis vicprezidanto de la Monda Servo-Konsilio de la usona branĉo de la YWCA (Kristana Asocio de Junaj Virinoj) kaj diversaj aliaj asocioj.

En la jaro 1931, ŝi fariĝis doktoro honoris causa (honordoktoro) de la universitato de Syracuse en la usona ŝtato Novjorkio pro ŝiaj meritoj en la kampo de lingvistiko kaj planlingvoj[9].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(ia) Thomas Breinstrup, Jesper Olsson et Ingvar Stenström, «Biographias : Alice Vanderbilt Shepard Morris Arkivigite je 2016-06-16 per la retarkivo Wayback Machine» arkivo, interlingua.com, 2006.

(en) Frank Esterhill, Interlingua Institute : A History, New York, Interlingua Institute, 2000, 106 p., ISBN 0-917848-02-0, rete konsultebla arkivo.

(en) Julia S. Falk, Women, Language and Linguistics : Three American Stories from the First Half of the Twentieth Century, Routledge, 1999, 306 p., ISBN 0-415-13315-7, rete konsultebla [arkivo].

(ia) Toma Macovei, Homage a un femina extraordinari, revuo Panorama in Interlingua,‎ 1991, ISSN 0903-2932, rete konsultebla [arkivo].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas ankaŭ parta traduko de la samtitola artikolo en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. Breinstrup, Olsson et Stenström 2006, § 2.
  2. (en) Mrs. Morris dead; Envoy's widow, 75; Member of Vanderbilt Family Aided Y.W.C.A. and Backed International Language Was Radcliffe Graduate Honored By Belgians, The New York Times, la 16-an de aŭgusto 1950.
  3. 3,0 3,1 (interlingua) Gopsill, F. P. "Le historia antenatal de Interlingua" (interlingua). Panorama de Interlingua (1991, januaro-februaro, marto-aprilo, majo-junio).
  4. 4,0 4,1 Bibliografio: Falk 1999 , p. 35.
  5. Bibliografio: Falk 1999 , p. 38.
  6. Bibliografio: Falk 1999 , p. 39.
  7. Bibliografio: Breinstrup, Olsson kaj Stenström 2006, §  3 .
  8. (es) Biographias: Alice Vanderbilt Morris, Interlingua: Communication Sin Frontieras Durante 50 Annos Arkivigite je 2016-06-16 per la retarkivo Wayback Machine, 2001, reviziita en 2006.
  9. Heroldo de Esperanto, 21 Augusto 1950

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

IALA

Interlingua

Interlingua kaj Esperanto

Esperanto kaj Interlingua komparataj

Familio Vanderbilt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Norma datumaro: