Alico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alico estas ĝermandevena virina nomo. Ĝi devenas de la malnovfranca nomo Adelais, kiu havas la saman originon kiel la nomo Adelajdo.

En Esperanto ankaŭ la formo Alicio estas uzita. La fama romano de Lewis Carroll havis la titolon Alicio en Mirlando en traduko de E. L. Kearney en 1910 kaj Alico en Mirlando en traduko de Donald Broadribb en 1996.

Alilingvaj formoj

  • Alica (slovake)
  • Alice (angle, france, germane, hispane, portugale, itale, svede)
  • Aliz (hungare)
  • Алиса (ruse)

Famaj nomportantoj

Esperantistoj

Vidu ankaŭ