Alidado
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 8 Jul. 2011.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Alidado (de la araba vorto al idhâdah = "liniilo") estas stangeta montrilo, turnebla ĉirkaŭ centra akso super cirkla gradaro de angulmezuraj instrumentoj. Alidadoj ekzemple uziĝas en sekstantoj aŭ teodolitoj kun verniero. Memstare, alidadoj uziĝas por meteologiaj mezuradoj, sed en pli komplikaj aparatoj ili ankaŭ estas grava parto de - historiaj kaj parte ankoraŭ nun uzataj - instrumentoj por astronomio kaj navigado.

