Alija Isakoviĉ
El Vikipedio
Alija ISAKOVIĈ (naskiĝis en 1932 en Bitunja apud Stolac; mortis en 1997 en Sarajevo) estis bosna novelisto, dramverkisto kaj literatur-historia verkisto.
Li finis bazan lernejon en Stolac kaj mezan geologian lernejon en Sarajevo. Li diplomitiĝis ĉe filozofia fakultato en Sarajevo kaj vivis kaj laboris samurbe.
En Esperanto aperis [redakti]
- Fendo, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 119–122. Tradukis Boriŝa Miliĉeviĉ.
- La bosnia spirito kiel paradigmo de Eŭropo, en: Spite al ĉio Bosnio, Sarajevo 1997, paĝoj 49–50.