Alina Freund

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anna Freund
Alina Freund filmsceno 2007.jpg
Anna Freund en la filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, filmita en 2007
Naskiĝo la 1-an de oktobro 1997 (nun 1997-10-01) (14-jara)
en Munkeno, Germanio
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Alina Freund (naskiĝis la 1-an de oktobro 1997(nun 1997-10-01) en Munkeno, Germanio, do nun 14-jara; la nomo estas pseŭdonimo - ĝis la jaro 2007 ŝi aktoris je la nomo Jana Tausendfreund) estas germana infana aktorino kaj germanlingva dublada parolistino.

Enhavo

[redakti] Biografio

Jam en aĝo de 5 jaroj Alina Freund havis sian unuan rolon en la televida serio Richter Alexander Hold pri juraj procesoj. En decembro 2004 sekvis la unua rolo en granda televida filmo, per eta rolo en la filmo Der Bergpfarrer de la televida kanalo ZDF. Sekvis pluraj malgrandaj roloj en televidaj filmoj, kaj en 2008 ŝi per eta rolo en la produktaĵo Im Winter ein Jahr unuafoje videblis en kineja filmo.

En la porinfana kineja filmo Hexe Lilli – Der Drache und das Magische Buch, laŭ la serio de infanlibroj Hexe Lilli de la verkisto Knister, ŝi dum la filmada periodo de junio ĝis aŭgusto 2007 aktoris la rolon de la knabino Lilli kaj unuafoje havis ĉefan rolon en kineja filmo. La filmo publike kineje ekmontriĝis la 19-an de februaro 2009. La filmada periodo de la dua, daŭriga kineja filmo Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan okazis inter aŭgusto kaj oktobro 2009 en filmstudioj de la germania urbo Potsdam kaj en Barato, kaj tiu filmo publike kineje ekmontriĝis la 17-an de februaro 2011.

Alina Frend ludas fluton, laŭ retaj informoj komponas proprajn kanzonojn kaj regas diversajn sportajn disciplinojn.[1]

[redakti] Premioj

  • 2009: Premio "Goldener Spatz" ("ora pasero") kiel plej bona nova aktoro pro la filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch
  • 2009: Premio "Der weiße Elefant" ("la blanka elefanto") pro la filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch

[redakti] Filmografio (elekto)

  • 2004: Der Bergpfarrer
  • 2005: Ausgerechnet Weihnachten
  • 2005: Der Bergpfarrer 2 - Heimweh nach Hohenau
  • 2007: Alma ermittelt - Tango und Tod
  • 2007: Annas Alptraum kurz nach 6
  • 2008: Im Winter ein Jahr
  • 2009: Hexe Lilli – Der Drache und das Magische Buch
  • 2009: Mein Nachbar, sein Dackel & ich
  • 2009/2010: Der Alte (televida krimfilma serio, epizodaj roloj)
  • 2010: Das zweite Wunder von Loch Ness
  • 2011: Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan

[redakti] Sinkronizaj roloj

  • 2009: Santa Buddies – Auf der Suche nach Santa Pfote kiel Mini
  • 2010: Ponyo - Das große Abenteuer am Meer kiel Ponyo

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  Alina Freund en la jen germanlingva, jen anglalingva prifilma datumbazo Internet Movie Database
Ekstera ligilo  paĝo pri Alina Freund en retejo de ŝia artista agentejo

[redakti] Notoj

  1. informoj en la retejo cma-actors.de (germanlingve)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj