Alineo Johana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
BIBLIAJ TEKSTOJ KONTESTATAJ
“ALINEO JOHANA”
teksto = “... en la ĉielo: la Patro, la Verbo kaj la Sankta Spirito, kaj tiuj tris estas unu. Tri plue estas tiuj kiuj atestas en la tero...”(1 Joh 5,7-8)
Johana Alineo en Codex Ottobonianus (629 Gregory-Aland)
origino = gloso de la 4-a jarcento
originloko = Hispanio kaj Nordafriko
en antikvaj bibliaj versioj = ĉeesta en iuj versoj, ignoritaj en la plejparto
hodiaŭ = preterlasita de ĉiuj nunaj versioj

Johana Alineo (latine = "Comma Johanneun") estas frazo entenata en la 1 letero de Johano (1 Joh 5,7-8), sed transdonita nur en malpli granda parto de manuskriptoj; ĝi estas taksata, ĉe la plej granda parto de fakuloj, malfrua aldonaĵo al la originala teksto, kvankam neneglektebla ero de sammaniere kompetentuloj kiuj ĝin taksas vere johana kaj deprenita de la origina teksto pro influo de la kontraŭtriunuaj movadoj.

Teksto de la Johana Alineo[redakti | redakti fonton]

La greka kontestata teksto estas ĉi-sube prezentata, inter kadraj parentezoj la kontestata ero.

Citaĵo
 ὅτι τρεῖς εἰσιν οἱ μαρτυροῦντες [ἐν τῷ οὐρανῷ, ὁ Πατήρ, ὁ Λόγος, καὶ τὸ Ἅγιον Πνεῦμα• καὶ οὗτοι οἱ τρεῖς ἔν εἰσι. καὶ τρεῖς εἰσιν οἱ μαρτυροῦντες ἐν τῇ γῇ] τὸ πνεῦμα καὶ τὸ ὕδωρ καὶ τὸ αἷμα, καὶ οἱ τρεῖς εἰς τὸ ἕν εἰσιν. 
Citaĵo
 “Ĉar tri estas tiuj kiuj atestas [en la ĉielo: la Patro, la Verbo kaj la Sankta Spirito, kaj tiuj tri estas unu. Tri plue estas tiuj kiuj atestas en la tero]: La Spirito, la akvo kaj la sango, kaj tiuj tri estas unu”.[1] 

La hodiaŭaj Biblioj kutime transaltas tiun alineon kiel videblas, ekzemple, en la katolika Nova Vulgato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kontestataj alineaj vortoj malĉeestas en la plej aŭtoritataj kodeksoj (Sinaja, Vatikana, Aleksandria), en la plej antikvaj kopioj de la latina Vulgato (Codex Amiantinus, Codex Fuldensis, Codex Paulinus kaj Codex Dublinensis), en ĉiuj plej famaj versioj (Siriaj, Koptaj, Armena, Kvartelia, Etiopa, Araba, Gotika, Slava), kaj en ĉiuj citaĵoj de la Patroj de la Eklezio. Tiu Johana Alineo, fine, estas citita de neniu el la kvin unuaj ekumenaj koncilioj (Nicea (325), Konstantinopola (381), Efesa (431), Kalcedonia (451)), kaj eĉ ne en la polemikoj kontraŭ la Arianoj. Estiĝas, tial, preskaŭ unuanima konsento ke la Johana Alineo estus origine eksplika noto marĝenpaĝa en kelkaj manuskriptoj kaj poste enprenita en la oficiala teksto fare de kelka kopiisto malatenta, kreema aŭ senprudenta.

La Johana Alineo tamen ĉeestas en la Vetus Latina (Malnova Latina) de la 2-a kaj 3-a jarcentoj, en Cipriano (250), en Idacius Clarus (350), en la Liber Apologeticus de Prisciliano (380). Marĝenapaĝaj citaĵoj pri tiu Alineo troviĝas en Eŭgeno el Kartago (484), en Victor Vitensis (485), en Virgilius Tapensis (490), en Fulgencio el Ruspe (527), en Kasiodoro (583), en Isidoro de Sevilo (636) kaj en Jakobo el Edezo (700).

La Johana Alineo reaperas en la Codex Monacensis (6-a jarcento), en la Speculum de la 8-a jarcento [1], dum duboj pri ĝia aŭtentikeco estas esprimitaj en la prefaco al la Codex Fuldensis (6-a jarcento). Ĝi reaperas en malpli elstaraj ‘vulgataj’ manuskriptoj (8a -10a jarcentoj) kaj plue en naŭ manuskriptoj ĉevale, aŭ poste, de la jaro mila (61, 88, ω110, 221, 429, 629, 636, 918, 2318). Kaj fine estas eksplicite citata en la Kvara Laterana Koncilio (1215). Dummezepoke ĝi estis inokulita en la Plurlingva Komplutensa Biblio (1514), en la Klementa Vulgato (1592) kaj en diversaj versioj de Teksto akceptita (1516-1551).

Necesas observi ke la Vetus Latina, el kiu eble depandas la sinsekvaj alestiĝoj de la Johana Alineo, ĝuis ĉiam de malmulta estimo: fakte troviĝis, laŭ Hieronimo, en Italio, Francio, Hispanio, Irlando kopioj malsamaj kaj malprecizaj, do ne tute fidindaj: pro tio papo Damaso la 1-a komisiis la ‘Vulgatan’ novan tradukon al Sankta Hieronimo.

El latina teksto, laŭ pritekstaj kritikistoj, de la Vulgato aŭ aliaj kopiaĵoj oni transdonintus al greka lingvo kaj inokulintus dumkopiado en kelkajn grekan versiojn.

Pribiblia teksta kritiko[redakti | redakti fonton]

Prave jam tiu Alineo Johana estas elpelita el Biblio por la jenaj motivoj: [2]

A) Eksteraj evidentoj:

(1) Tiu tekstero estas nekonata de ĉiu greka manuskripto escepte de ok, sed ankaŭ tiuj ĉi entenas la eron kontenstatan tiukadre ke ĝi prezentiĝas kiel tradukaĵo el antaŭa interpolaĵo de la latina Vulgato: kvar gastigas la eron kiel legvarianton skribitan marĝenpaĝe, do ĝi estas malfrua aldonaĵo en la manuskripto. La ok estas jenaj:

  • 61: codex Montfortianus, kiu datiĝas je la 16--a jarcento (Estas la kodekso sur kiu precipe apogiĝis la dua kaj la sekvaj eldonoj de la Erasma “textus receptus”.
  • 88: legvarianto per la mano de 16-a jarcento, aldonita al kodekso de la 14-a jarcento “Regius de Napolo”.
  • 221: legvarianto aldonita al manuskripto de la 10-a jarcento en la Biblioteko Bodleian de Oksfordo.
  • 429: legvarianto aldonita al manuskripto de la 16-a jarcento en Wolfenbüttel.
  • 629: (Codex Ottobonianus), manuskripto de la malfrua mezepoko nun en Vatikano.
  • 636: legvarianto aldonita al manuskripto de la 16- jarcento nun en Napolo.
  • 918: manuskripto de la 16-a jarcento nun en Monaĥejo de El Escorial (Hispanio).
  • 2318: manuskripto de la 18-a jarcento influita de la Klementa Vulgato, nun en Bukareŝto (Rumanio).

(2) La tekstero estas neniam citita de la grekaj Patriarkoj kiuj, se ĝin konintus, ĝin uzintus por defendi al doktrinon pri la Triunuo kontraŭ la Sabelismo kaj Arianismo. La greklingva versio de la teksto ektroviĝas en la latinaj Aktoj de la Kvara Laterana Koncilio (1215).

(3) La tekstero mankas en la manuskriptoj de ĉiuj antikvaj kristanaj verkoj, krom en tiu antikva latina de Tertuliano, Cipriano, Aŭgusteno, aŭ en kelkaj versioj de la Vulgato;

La plej antikva citaĵo de tiu tekstero enkapsuligita inter la aliaj versegoj en la Unua Letero de Johano troviĝas en latinlingva traktato de la 4-a jarcento “Liber Apologeticus” (Ĉap. 4), atribuita al la hispana episkopo, poste deklarita herezulo, Prisciliano († 385) aŭ al ties aliĝano Episkopo Instancio. Eble aldonita marĝenpaĝe kaj poste enkorpigita en la oficiala teksto. Kaj ĝi tiel disvastiĝis en Hispanio, Nordafriko kaj Italio... Kaj la entrudaĵoj ankaŭ kreskis modifante la teksteron mem.

Probable la gloso proviziĝis kiam la origina skribero estis profitita kiel fortigilo de la nocio “Triunuo” (per la mencio tri atestantoj: la Spirito, la akvo kaj la sango): la glosaĵo ĉi-kaze igis pli efika la pritriunuan interpreton kaj ofertis la tenton de la enmetiĝo en la korpo de la letero. Ekde la 4-a jarcento la gloso farita teksto ekscitiĝas ĉe la latinaj Patroj de la Eklezio, kaj ekde la 6-a jarcento ĝi estas aldonita de kopiistoj en la Vetus Latina kaj en la Vulgato. Kaj ŝajnis bele ke ĝi aperu ankaŭ en Tertuliano kaj Cipriano.

B) Internaj evidentoj:

(1) Rilate probablecon de la entekstiĝo de la gloso: se tiu teksto estus origina, ne estus kialo pro kiu ĝi estus poste preterlasita ĉe centoj de kopiistoj kaj de tradukistoj de medioj kie la dogmo de la Triunuo estis de ĉiam aŭ delonge akceptita kaj konfesata.

(2) Rilate la intrinsekan koherecon kun la pensfluo de la johana letero, la Johana Alineo sin prezentas plumpa interrompo de la senco.

(3) Rilate la “Textus Receptus" de Erasmo el Roterdamo oni scias, ke la kompilisto fidis precipe la Montfortianan kodekson, kiu entenas ja jes la Johanan Alineon, sed Erasmo, ĝin ne trovinte en diversoriginaj manuskriptoj, preferis ĝin preterlasi. Sed protestoj de diversaj kritikistoj puŝis Erasmon remeti la ignoritan Teksteron en la sinsekvaj eldonoj. Kaj de tie ĝi tenace restis ĝis antaŭ nelonge en la protestantaj kaj anglaj biblioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La esperantlingva “Biblio” editorita de IKUE kaj KELI preterlasas la eron kontestatan kaj registras tiel: ”7 Ĉar tri estas la atestantoj: 8 la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas”.
  2. Bruce Metzger, A Textual Commentary on the Greek New Testament, 2nd ed., Stuttgart, 1993.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • germane Greeven, Heinrich, Art. „Comma Johanneum“, en: RGG, 3. Aufl., Bd. 1, Sp. 1854.
  • germane Metzger, Bruce M., Der Text des Neuen Testaments. Einführung in die neutestamentliche Textkritik, Stuttgart/Berlin/Köln/Mainz 1966, S. 100-102 [2]
  • germane Kovar, Johannes, Textus Receptus und moderne Übersetzungen (Word-Dokument, 22. Mai 2005) [3]
  • germane Klauck, H.-J., Der erste Johannesbrief, Evangelisch-Katholischer Kommentar zum Neuen Testament XXIII, 1, Neukirchen-Vluyn: Neukirchener Verlag 1991, S. 303-311
  • angle Edward F. Hills, The King James Version Defended, CRP, DEs Moines, Iowa, 1956/1984, p. 209 ss.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]