Aliseda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aliseda (Alnarbaro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas aliseños. La censita populacio en 2007 estis de 2.011 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Aliseda estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la nordo de la montaro Sierra de San Pedro ĉe la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 351 m; je 30 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 90 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 81 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. La ekonomio baziĝas sur la kultivoj de secano (ne irigaciita), la hortikulturo, la brutobredado de ŝafoj, industrio de olivoleo. La ĉasado estas unu de la plej gravaj enspezofontoj de Aliseda. La Sierra de San Pedro, paradizo de ĉasistoj de granda ĉasado (cervoj kaj aproj) generis riĉon kaj specifan etoson en Aliseda.

La tipaj produktoj rilatas al la sierra (montaro): karbo, ĉasado, mielo, poleno kaj korko. En la loka gastronomio elstaras la pladoj el ĉasbestoj: cervo, apro ktp. Tradicia estas la gustado de tiuj produktoj en la trinkejoj de Aliseda.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1920 oni trovis en Aliseda trezoro de la kulturo de Tartezo de enorma historia gravo. La trovaĵo de la Trezoro de Aliseda en 1920 pruvis, ke la deveno de Aliseda apartenas al epoko antaŭa al Kristo, ĉar oni trovis restaĵojn el la Bronzepoko en la pinto de la montareto Sierra del Aljibe, kiuj datiĝas de la epoko de la Trezoro, kies aperejo eble estis tombejo simila al aliaj de la andaluzia areo ĉe monteto nun aliforme pro la ampleksigo de la vilaĝo.

Oni trovis ankaŭ oferaĵon el bronzo fandita kiu reprezentas kapron, besto dediĉita al la indiĝena diino nome Adegina. Ĝi datiĝas inter la 5-a kaj 4-a jarcento a.K.

Trezoro de Aliseda: diademo de iberia deveno
Aliseda: kapreto kiel ofero al Adegina

La Trezoro de Aliseda konsistiĝas el multnombraj pecoj: objektoj el oro, inter kiuj elstaras kompleta diademo kaj parto de alia, brakringoj, torko, zono formita de diversaj pladoj, du orelringoj, pecoj el kolringo, bovlo, turnosigeloj, ringoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj.

Inter la pecoj el arĝento elstaras: braĝujo kaj restoj de ujoj; el bronzo: spegulo; el ŝtono: ebla akrigilo; el vitro: kompleta ujo kaj ceramikaj fragmentoj. La dekora komplekso de la ekzempleroj el oro, la teknikoj de filigrano kaj bosado, la ekzisto de bilditaj ornamaj detaloj faras ke tiu trezoro estas la plej grava ekzemplo de la orienta oraĵarto importita en la okcidenta Mediteraneo. La dato de fabrikado estus ĉirkaŭ 625 a. K. Temas pri unu el la arkeologioj trovaĵoj plej reprezentaj de la iberia orienteca periodo kaj de la tarteza kulturo; aktuale ĝi troviĝas en el Museo Arqueológico Nacional de Hispanio.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj vilaĝoj en la regiono la tipa popola domo estas konstruita el adobo kaj kovrita el blankega kalko defende de la varmo somera. La Plaza Mayor (Plej Granda Placo, nome tre uzata en Hispanio) estas de la 18a jarcento, kaj al ties fonto ankoraŭ kutime iras homoj preni akvon devenan el la montaro.

La Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción estis konstruita en la 18a jarcento el ŝtono kaj brikoj en la supraj partoj de turo kaj aleroj. Ĝi havas kupolojn kaj poligonan absidon. La du pordegoj estas la plej elstaraj elementoj dekoraj kun kelkaj trajtoj de stilo el la Renesanco, spite la pli malfrua dato.

En la Sierra de San Pedro troviĝas la Ermitejo de Nuestra Señora del Campo, popola konstruaĵo el ŝtono kovrita el kalko kun baptujo de la 16a jarcento kaj interesa multkolora skulptaĵo de la Virgulino kun Jesuo, de epoko de la romaniko kaj gotiko, malkutima en la zono tiom suda. Krome Paroĥa domo de la 18a jarcento kaj surstrataj fontoj.