Aliseksemismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu kun aliseksemo.

Aliseksemismo estas socia sistemo de konduto, kutimoj, biaso kaj diskriminacio favoraj de aliseksemo kaj aliseksemaj rilatoj. La termino povas pritemi la senscian antaŭjuĝon ke aliaj personoj estas aliseksemaj, aŭ la vidpunkton, ke aliseksema rilatado estas la nura normo (aliseksema normismo) kaj do supera.

Aliseksemismo inkluzivas tiajn vidpunktojn, kiuj pli estimas aliseksemulojn ol gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn kaj anojn de aliaj seksaj minoritatoj. Oni do povas diri ke ĝi traktas seksajn minoritatojn kiel "duagradajn civitanojn". Aliseksemismaj personoj ne ĉiam estas aliseksemaj, ĉar oni povas internigi sistemajn biasojn kaj kutimajn opiniojn en sian menson.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heterosexism en la angla Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hétérosexisme en la franca Vikipedio.