Alispecano
Alispecano estas persono kiu konsideras sin kiel ne-homon,[2] ĉu laŭ korpo aŭ laŭ spirito.[3] Tiu ĉi opinio estas esprimata kiel: „Alispecano estas iu kiu havas en si mem ion ne homecan.” Alispecano ofte kredas ke li estas mitologia estulo kaj klarigas sian pensadon per reenkarnigo, ne havado de homa animo aŭ deveno aŭ kiel simbolan metaforon.[1] Ekzistas subkulturo de alispecanoj, precipe interreta.
Kutime alispecanoj identigas sin kiel mitologiaj aŭ astralaj (senkorpaj) estuloj, ekz. anĝeloj, demonoj, elfoj, drakoj, gnomoj, eksterteruloj, feinoj, homlupoj, vampiroj kaj simile. Se alispecano identigas sin kiel beston (ekzemple lupon aŭ homlupon) tiam li povas nomi sin „hombesto”.
Enhavo |
[redakti] Historio
Alispecana subkulturo elkreskis de elfaj retkomunumoj en mezo de 1990-a jaroj. [4]
La plej malfrua interreta informofonto pri alispecanoj estas Elfinkind Digest, la dissendolisto fondita en 1990 fare de R’ykandarem Korra’tim en Universitato de Kentukio por "elfoj kaj interesiĝantaj observantoj". [5] Informgrupoj kiel alt.horror.werewolves[6] kaj alt.fan.dragon en Usenet, kiuj dekomence servis por ŝatantoj de tiuj ĉi estuloj enkadre de fantasto kaj hororo, en fruaj 90-a jaroj ofertis komunikeblaĵojn ankaŭ por personoj kiuj identigis sin kiel tiuj ĉi estuloj.[1][7]
La 6-an de februaro de 1995 estis en Usenet publikigita „Manifesto de la Elfa nacio”, inkluzive grupojn alt.pagan kaj alt.magick.[8] En Usenet ĝi estis agnoskita kiel trolaĵo aŭ provo kulpigi senkulpan grupon.
[redakti] Nuntempo
Nuntempa komunumo de alispecanoj elkresis de sia elfa fundamento al malfermita kaj tre aktiva komunumo konsistanta el pli ol 1900 enregistrintaj membroj nur en la adresaro de Otherkin.net.
[redakti] Vekiĝo
Kiel „vekiĝo” estas priskribata la procezo kiam alispecano ekkonsciĝas pri sia nehomeca parto. Por iuj estas vekiĝo unufoja kaj tute kompletigita afero, por aliaj ĝi estas kontinua procezo kiam ĉiutempe venas io nova. Vekiĝo kutime okazas inter 12-a kaj 16-a vivjaro sed vekiĝi povas iu ajn iam ajn. Ĝi povas esti trankvila, kiam la ulo ne travivas drastajn ŝanĝojn, sed ankaŭ kun tre impeta evoluo kun influoj al fizika stato de la ulo, kaj pozitivaj kaj negativaj.
[redakti] Trajtoj
Iuj alispecanoj (same kiel elfoj) asertas ke ili estas alergiaj al fero (kaj aliaj ekzemplaĵoj de modernaj teĥnologioj) dum aliaj alispecanoj asertas ke entute ne esti alergia estas unu el manifestoj de vera alispecano.[9] Iuj alispecanoj asertas ke ili estas specife empatiaj kaj agordaj al naturo.[9]
[redakti] Teorioj
[redakti] Teorio de reenkarniĝo
Tiu ĉi teorio baziĝas en orientaj ideoj pri reenkarniĝo. La teorio supozas ke se homoj povas enkarniĝi al aliaj formoj do ankŭ aliaj estuloj povas tion fari, inkluzive estuloj kiuj ne havis korpon (astralaj estuloj). Laŭ la torio oni povas rememori ke oni iam estis tiu estulo kaj tiuj ĉi memoraĵo miksiĝas kun onia nuntempa vivo. Tiu ĉi teorio disiĝas al du versioj: la unu animo estas nemortebla, la la dua male.
[redakti] Teorio de heredado
Teorio de heredado supozas ke iam en fora pasinteco sur Tero vivis ”supernaturaj” estuloj kiuj poste pariĝis kun homoj kaj sekve iliaj genoj maldesiĝadis. Laŭ tiu ĉi teorio estas nuntempaj alispecanoj nur postrestaĵoj de tiuj ĉi ”antikaj tempoj”.
[redakti] Teorio de kontakto
Tiu ĉi teorio supozas ke alispecanoj fakte estas nur en kontakto kun ento, ĉu fizika ĉu astrala, kiu ilin influas. Foje eĉ tiom grandskale ke oni ekkredas ke oni mem estas tiu ĉi ento.
[redakti] Teorio de transprenado de arketipoj
Tiu ĉi teorio supozas ke en kolektiva homara subkonscio estas informoj pri kondutado, kapabloj kaj ecoj de unuopaj estuloj. Al tiu subkonscio oni povas konekti, ĉu vole aŭ nevole, kaj aproprigi de ĝi iujn arketipojn. Kompreneble, la akceptitan arketipon oni parte modifas por ke ĝi povu esti aplikebla por oni. Post tiu ĉi kuniĝo oni eksentiĝas kiel “io nehomeca ” ĉar en oni miksiĝas du arketipoj, la homa kaj la akceptita.
[redakti] Teorio de memsugestio
Laŭ tiu ĉi teorio alispecanoj memsugestis ecojn de laŭdire enkarniĝitaj estuloj per spektado de filmoj, legado de libroj kaj ludado de ludoj de fantasta ĝenro.
[redakti] Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 LUPA (2007). A Field Guide to Otherkin. Immanion Press, 316. ISBN 978-1-905713-07-3.
- ↑ JITENDRA DHOJ KHAND (2011). Supreme God: Body, Will, Wisdom, and Work. Dorrance Publishing Co., 438. ISBN 1434983668.
- ↑ BELANGER, Michelle; Father Sebastiaan (2004). The Psychic Vampire Codex: A Manual of Magick and Energy Work. Weiser Books, 304. ISBN 1578633214. "/--/ Some feel that their difference is purely spiritual, while others believe there is a genetic difference between themselves and humanity. /--/"
- ↑ POLSON, Willow (2003). The Veil's Edge: Exploring the Boundaries of Magic. Citadel Press, 95. ISBN 0-8065-2352-2.
- ↑ Otherkin Timeline: The Recent History of Elfin, Fae, and Animal People (angla) (PDF) (2010-07-17). Elŝutita 2012-01-12.
- ↑ CHANTAL BOURGAULT DU COUDRAY (2006). The Curse of the Werewolf: Fantasy, Horror and the Beast Within. I.B. Tauris. ISBN 1845111583.
- ↑ COHEN, D. (v). Werewolves. New York: Penguin Books, 104. ISBN 0-525-65207-8.
- ↑ The Elven Nation Manifesto.....everyone must read this!!!! (angla). alt.magick (1995-02-06). Elŝutita 2012-01-12.
- ↑ 9,0 9,1 Nick, Mamatas (2001-02-13). Elven Like Me Otherkin Come Out of the Closet (angle). Elŝutita 2012-03-20.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Otherkin en la ĉeĥa Vikipedio.