Alister Edgar McGrath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ APOLOGIISTOJ
“Alister Edgar McGrath”
sekso = vira
nomo = ALISTER EDGAR
kronomo = McGrath
naskiĝloko = Belfasto
naskiĝdafo = 23-a de januaro 1953
dato loko de la orto =
aktiveco1 = teologo
aktiveco2 = biologo
aktiveco3 = edukanto
aktoveco4 = verkisto
nacio = angla
Alister Edgar McGrath.

Nune Alister Edgar McGrath profesoras pri Teologio ĉe King's College London kaj direktoras la Centre for Theology, Religion and Culture (Centro por Teologio, Religio kaj Kulturo). Li jam lekciis pri “historia Teologio” ĉe la Universitato de Oksfordo, kaj rektoris en la Teologia Kolegio de Wycliffe Hall, Oksfordo ĝis 2005.

McGrath elstaras pro siaj verkoj pri Teologio historia, Teologio sistema kaj scienca, kiel ankaŭ pro siaj eseoj pri “ kristana Apologetiko kaj lia opono kontraŭ la kontraŭreligiismo. Liaj esploroj kaj instruaj kaj verkaj aktivecoj estis akompanataj de lia konstanta formiĝo: akirante, ekzemple, diplomon de “Esplora Doktoro” en molekula Biofiziko kaj alian analogan en la Divinity ĉe la Universitato de Oksfordo.

Biografio

McGrath naskiĝis en Belfasto, Nord-Irlando kaj kreskis en Downpatrick, County Down, kies li vizitis la Superan Lernejon, En septembro de 1966 li fariĝis lernanto ĉe la metodista kolegio de Belfasto, kie liaj studoj fokusiĝis sur la matematiko, fiziko kaj kemio. Poste li lernantiĝis ĉe Wadham College, Oksfordo, en 1971, kie magistriĝis, plentaksite, pri kemio. Li komencis esploron pri molekula Biofiziko ĉe la Unoversitato de Oksfordo, Departemento de biokemio sub la superrigardo de Profesoro George Radda; plue li gajnis stipendiojn per kiuj en la periodo 1975-1978, li povis magistriĝi pri sia preferata teologio.[1]

Forlasinte Oksfordon, li iris lekcii ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie ankaŭ ekstudis por aliri la sanktajn ordinojn en la Eklezio de Anglio, kies li fariĝis diakono (deĵorante en paroĥaj zorgoj) kaj pastoro en septembro 1981; li estis nomumita docento pri kristana doktrino kaj kristana etiko en 1983 ĉe la Wycliffe Hall, Oksfordo, kaj membro de la fakultato pri Teologio en la Oksforda Universitato.

McGrath sekve deĵoris kiel docento tra diversaj univeritatoj kaj Superaj Institutoj.

Kulturaj kaj sciencaj pozicioj de McGrath

McGrath konfesas teisman evoluismon.[2] dum iam inklinis al ateismo, se ne ĝin tute konfesis. En sia eseo de 2004, The Twilight of Atheism, McGrath rimaŭrkigis kiel ateismo estus en dekadenco, krome kritikante Richard Dawkins per la substreko pri lia “embaraza nescio pri la kristana teologio”. Lia libro La Iluziiĝo de Dawkins – respondo al The God Delusion (La iluziiĝo pri Dio) de Dawkins – estis publikigita de SPCK[3] en februaro 2007, kaj la du nutris publikan debaton prie: “Ĉu la religia kredo damaĝas la bonstaton de la socio, aŭ ĝi necesas por provizi la moralajan kaj etikajn fundamentojn de sana socio?”

McGrath ankaŭ publike debatis kun la filozofo Daniel Dennett, ĉe Greer-Heard Point-Counterpoint Forum (februare 2007), en New Orleans.[4] Li estis intevjuita de Richard Dawkins pri sia libro Dawkins' God: Genes, Memes, and the Meaning of Life kaj la kredo ĝenerale, por la televida dokumentario The Root of All Evil? La intervjuo al McGrath ne estis inkluzivita en la fina monrado, sed la netelevigigita filmaĵo nun troviĝas en la reto.[5] McGrath asertas ke mem ne oponas la ateismon pro ĝia naturo, sed prefere la vidpunkton pri ateismo subtenitan per personoj argumentantaj kiel Dawkins.[6]

Laŭ McGrath, la Novaj ateistoj (New Atheism), stile Dawkins kaj similaj, kontraŭas la intelektajn instancojn de la intelektularo de la klasika klerismo.

Verkoj

Inter la plej notaj publikigaĵoj:

Notoj

  1. Vidu: oficiala retejo
  2. Vidu prie diversajn artikolojn sur Christian Evidence: [1], [2], [3], [4].
  3. Society for Promoting Christian Knowledge – vidu la respektivajn iinformojn de SPCK
  4. Vidu: debato pri NOBTS Konsultite 13/02/2012 angle
  5. Vidu: neeldonita intervjuo.angle
  6. Science and Religion: A New Introduction - Google Books angle

Bibliografio

  • Chung, S. W. (ed.). Alister E. McGrath and Evangelical Theology: A Dynamic Engagement. Carlisle: Paternoster, 2003. ISBN 978-0-8010-2639-3
  • Keating, James F. "The Natural Sciences as an Ancilla Theologiae Nova: Alister E. McGrath's A Scientific Theology." The Thomist 69 (2005): 127-52.
  • Myers, Benjamin. "Alister McGrath's Scientific Theology." Reformed Theological Review 64 (2005): 15-34.
  • Shipway, Brad. "The Theological Application of Bhaskar's Stratified Reality: The Scientific Theology of A. E. McGrath." Journal of Critical Realism 3 (2004): 191-203.
  • Lorenzo Fazzini sur Avvenive de 27-a de oktobro 2012

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj