Alkazabo de Badajoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkazabo de Badajoz
Alkazabo
Alkazabomonumento [+]
Koordinatoj38° 53′ 1″ N, 6° 58′ 6″ U (mapo)38.88361111-6.96833333Koordinatoj: 38° 53′ 1″ N, 6° 58′ 6″ U (mapo)

Alkazabo de Badajoz (Ekstremaduro)
Alkazabo de Badajoz (Ekstremaduro)
DEC
Alkazabo de Badajoz
Alkazabo de Badajoz
Lokigo de Ekstremaduro en Hispanio
Map
Alkazabo de Badajoz
Vikimedia Komunejo:  Badajoz Alcazaba [+]
vdr
La historia kerno de Badajoz (blanka domaro), sub la Alkazabo (flaveca konstruaĵaro sub la verda arbaro pinte), ĉe la rivero Gvadiano.

La Alkazabo de Badajoz situas sur la monteto Muela ĉirkaŭ la antikva historia kerno de Badajoz, en Ekstremaduro, Hispanio, dum la islama epoko. Ĝi estis konstruita de la almohadoj en la 12-a jarcento, kvankam estis antaŭa konstruaĵaro de la 9-a jarcento kiam oni fondis la urbon. Ĝi estas la plej etenda alkazabo de Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Adarvo aŭ Remparkoridoro de la Alkazabo de Badajoz
Adarvo de la Alkazabo de Badajoz

La origino de la Alkazabo troviĝas en la fortikaĵo kiun konstruigis Ibn Marŭan en la monteto Muela kiam li setlis en Badajoz, en la 9a jarcento. Temis pri remparo de miksaĵo el koto kaj briko.

Tiun konstruaĵon konsolidis en 1030 Aben Muhammad Aben Maslama ben Abdallah Ibn el-Aftas aŭ Almanzoro la 1-a de Badajoz kiu konvertigis ĝin en murego el ŝtono kaj kalko.

Poste ĉirkaŭ 1170 ĝi estis definitive reparata, fortikigata kaj ampleksata laŭ ordono de la almohada ĥalifo Abu Yaqub Yusuf. Per tiu rekonstruo la Alkazabo adaptis praktike la aspekton kiun prezentas aktuale.

Turoj[redakti | redakti fonton]

En la remparo estas la jenaj turoj:

  • Turo de Espantaperros
  • Turo de la Horca (Pendumilo).
  • Turo de la Siete Ventanas (Sep fenestroj).
  • Turo de la Doncellas (La fraŭlinoj).

Ene de la fortikaĵo ekzistas aliaj turoj:

  • Turo de Santa María, kie oni lokigis la katedralon de Badajoz post la kristana konkero.
  • Turo de la Episkopa Palaco.

Pordegoj[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa parto de la Pordego de la Kapitelo
  • Pordego de la Kapitelo.
  • Pordego de la Perfido.
  • Pordego de Yelves: ĉe la monaĥinejo de Adoratrices, en la okdcidenta parto de la alkazabo.
Pordego de Yelves
  • Pordego de Alpéndiz.
  • Pordego de Mérida.

Palacoj[redakti | redakti fonton]

Palaco de la Dukoj de Feria

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]