Alkazabo de Malago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkazabo de Malago
fortreso • vidindaĵoAlkazabomonumentoAlkazabo [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoMalago,
- koordinatoj36° 43′ 16″ N, 4° 24′ 57″ U (mapo)36.721181444283-4.4157464934547Koordinatoj: 36° 43′ 16″ N, 4° 24′ 57″ U (mapo)

Publikojes

Alkazabo de Malago (Malago)
Alkazabo de Malago (Malago)
DEC
Alkazabo de Malago
Alkazabo de Malago
Map
Alkazabo de Malago
Vikimedia Komunejo:  Alcazaba of Málaga [+]
vdr
Arkoj ene de la turo de Maldonado

La Alkazabo de Malago estas fortikigita palaco de la muzulmana epoko. Ĝi troviĝas ĉe la flanko de la monto Gibralfaro en kis pinto situas la samnoma kastelo. Alkazabo kaj kastelo estas kunigitaj pere de koridoro protektata de du zigzagaj muregoj nomataj La Coracha. Ĝi estis konstruita en la 11-a jarcento sur la roko. Ĝi estas kombino de serena beleco (dekoritaj ĉambroj, internaj ĝardenoj, limigitaj spacoj) kaj strategia loko por defendado de la urbo. Ĝi opukis la orientan ekstremon de la malaperinta murigita fortikaĵo de la urbo.

La Alkazabo situas apud la romia teatro de Malago, la urba parko kaj antaŭ la haveno, en trafa loko. La turoj estis rekonstruitaj, antaŭ kaj post la falo sub kristanaj manoj.