Alkazaro de Segovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de Alkazaro de Segovio ekstere de la urbo.

La Alkazaro de Segovio estas unu el la plej elstaraj monumentoj de Segovio, Hispanio, kiu stariĝas sur monteto en la konfluejo de la riveroj Eresmo kaj Klamoro.

La alkazaro estis konstruita inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj, multfoje restaŭrita kaj ampleksigita, eble ekde Alfonso la 10-a ĝis Filipo la 2-a. Al tiu ĉi lasta ŝuldiĝas ĝia nuna aspekto, ĝia "silueto" igas ĝin unika inter la hispanaj kasteloj.

Dum la Mezepoko, kaj pro la sekureco kaj la proksimeco al la ĉasejo, la Alkazaro konvertiĝis en unu el la plej ŝatataj rezidejoj de la Gereĝoj de Kastilio, speciale de Alfonso la 10-a. Ĝi estis multfoje loĝata kaj eĉ estis unu el la plej luksaj kastelo-palacoj en la 15-a jarcento.

En la interno, la salonoj kaj ĉambroj estis dekoraciataj lukse kaj bele fare de pentristoj kaj artistoj el mudeĥara stilo. Nuntempe ĝi gastigas muzeon kaj militistan arkivejon.

Eksteraj ligiloj