Alkesto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkesto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Pelio
Patrino Anaxibia
Gefratoj Evadne
Edzo/Edzino Admeto
Infanoj Eumelus
vdr

Alkesto (helene Ἄλκηστις, latine Alcestis) estis en la helena mitologio filino de la reĝo Pelio el Iolko kaj edzino de la fera reĝo Admeto.

Alkesto, Heraklo kaj Cerbero. Surmura pentraĵo el la 4-a jarcento en kristana katakombo sur Via Latina

Pri mano de bela Alkesto sopiregis multaj reĝoj kaj reĝidoj. La reĝo Pelio volis neniun el la aspirantoj ofendi kaj pro tio proklamis, ke li la filinon donos al aŭdaculo, kiu jungos al sia veturilo sovaĝan apron kaj leonon kaj per ili ĉirkaŭveturos la vetkurejon.

Venkis Admeto, kiu petis helpon de la dio Apolono. Li, kun helpo de la heroo Heraklo, malsovaĝigis apron kaj leonon kaj Admeto kun la stranga jungitaro ĉirkaŭveturis vetkurejon en Iolko.

Kiam kulminis preparoj por la edziĝfesto, Admeto forgesis per ofero kulti diinon Artemison. Ŝia puno estis severa: Sur la lito en nuptosalono Admeto trovis anstataŭ sia fianĉino volvaĵon da serpentoj. Ree estis vokata helpo de la dio Apolono kaj li rapide kun Artemiso interkonsentis rebonigon kaj la ofero efektiviĝis. Krome Apolono elpetis gravan promeson de la diino: Kiam venos tago de Admeta morto, Admeto povos esti savita, se li trovos iun, kiu propravole mortos anstataŭ li.

Kun tiu ĉi perspektivo Admeto vivis feliĉajn jarojn kun Alkesto. Kiam proksimiĝis lia lasta horo, alvokis el la urbo Fero kelkajn povrulojn kaj petis ilin, ke ili mortu anstataŭ li. Ĉiuj rifuzis. Li petis siajn amikojn, sed ili mokridis lin. Ankaŭ liaj maljunaj gepatroj rifuzis. Pri tiu afero eksciis Alkesto kaj proponis rekompence al vivo de Admeto sian vivon. Sed tion Admeto ne akceptis. Tamen Alkesto persistis sian pozicion kaj preninte venenon mortis.

En la momento kiam Alkesto fermis la okulojn venis vizite Heraklo. Eksciinte kio ĵus okazis, li embuskis ĉe la kripto. Kiam alflugis Tanato, dio de la morto, Heraklo ĵetis sin sur lin, venkis kaj katenigis lin. Tanato petis pri libero kaj Heraklo liberigis lin nur kontraŭ promeso, ke la dio redonos al la reĝino ŝian vivon. La geedzoj poste ankoraŭ longe vivis en daŭra amo. Nur kiam Tanato venis duafoje ili foriris en la regnon de ombroj kune.

Estas ankaŭ aliaj versioj pri finiĝo de tiu ĉi legendo. Unu el ili rakontas, ke Alkesto pro amo al Admeto venenis sin kaj ŝia animo descendis en Tartaron. Sed de tie revenigis ŝin Persefono, edzino de la dio Hadeso. Ŝi ne konsentis, ke la edzino mortu anstataŭ sia edzo kaj sendis Alkeston supren. Alia versio diras, ke Hadeso mem venis por la reĝo Admeto, sed tiu fuĝis. Alkesto proponis sin anstataŭ li, sed Heraklo liberigis ŝin.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Alkesto estas unu el la plej nobelaj personoj en la helena poezio kaj dramverkaro.