Alkilooksida grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kemio, la alkilooksida grupo estas alkilo (karbono-hidrogena ĉeno sen pluroblaj ligiloj) ligita al oksigeno kiel R-O-. Ĝi denove estas grupo (radikalo), ĉar la dua ligo de la oksigena atomo estas libera. La plej simpla alkilooksida grupo estas metilooksida grupo CH3-O-. La sekva estas etilooksida grupo CH3-CH2-O-.

Alkilooksida grupo estas en ĉiuj sufiĉe simplaj alkoholoj RO-H kaj esteroj RCO-OR' .

Alkilooksidoj estas derivaĵoj de alkoholoj kie la hidrogeno estas anstataŭita per metalo, tipe natrio.

Vidu ankaŭ