Alkioneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Atena kontraŭ Alkioneo, Pergamona muzeo en Berlino

Alkioneo (helene Ἀλκυονεύς, latine Alcyoneus) estis en la helena mitologio la plej forta el ĉiuj Gigantoj, filo de la diino de tero Geo, naskiĝinta el sangaj gutoj de la dio de ĉielo Urano.


Li estis unu el la estroj de ribelo kontraŭ olimpiaj dioj. Li neniam foriradis de sia naskiĝlando Paleno sur duoninsulo Ĥalkidiki, ĉar li en sia lando estis nemortebla, tian sorĉon donis al li lia patrino Geo.

Kiam en la batalojn enviciĝis heroo Herkulo, lia unua sago trafis ĝuste Alkioneon. Li falis teren, sed post momento li leviĝis pli forta ol antaŭe. Heraklo tion rimarkis kaj ankaŭ vidis, ke Giganto ĉe la unua signo de laciĝo falas teren kaj premas sin al ĝi. Poste Heraklo ekkomprenis la interligitecon. Alkioneon ĵetis malantaŭ palenan limon kaj la Giganto perdis sian senmortecon kaj pereis.


Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Fiziognomio de Alkioneo estas plej bone konservita en reliefo sur Zeŭsa altaro en Pergamono (el la jaroj 180 - 160 a.K.). Malkovris ĝin la germana arĥeologo Karl Humann. La altaro estis en la jaro 1878 transportita en Germanion kaj instalita en Pergamona muzeo en Berlino.
Sur la fotografaĵo estas videbla batalo de la diino Atena kontraŭ giganto Alkioneo. Ateno tenas Alkioneon per hararo, por ke ŝi deŝiru lin de la naskiĝlando kaj tiel senigu lin pri lia forto. Patrino Geo petas Atenon pri la vivo por sia filo. Sed la morto de Alkioneo jam estas neevitebla, ĉar Atena serpento jam ekmordis Alkionean bruston.