Alkoholismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Reĝo Alkoholo kaj lia Ĉefministro" Kontraŭ-alkoholisma afiŝo de 1820

Alkoholismo estas malsano ĉefe de sencelaj homoj, kiuj volas solvi siajn problemojn per alkoholo. La malsano havas psiĥan kaŭzon, sed la damaĝoj estas korpaj kaj sociaj.

Faktoroj ligitaj al alkoholismo:

  • la alkoholaĵoj,
  • la individuaj problemoj,
  • sociaj kaj kulturaj rilatoj.

La konsekvencoj estas:

  • buŝo: aperas ulceroj kaj eĉ kancero;
  • ezofago: ankaŭ aperas ulceroj, ezofagito kaj kancero. (la kanceroj en ezofago estas ĝenerale pli gravaj);
  • stomako: aperas gastritoj, ulceroj kaj kancero;
  • pankreato: aperas gravaj problemoj:
    • la alkoholo detruas la insuletojn de Langerhans; pro tio, iom post iom malpliiĝas la sekreciado de insulino;
    • aperas diabeto, okazas alteroj de la proteinoj de la pankreata sekrecio;
    • sekrecioj precipitiĝas en la duktoj;
    • okazas obstrukco de la kanalaj sistemoj. La precipitado akumuliĝas antaŭ la ŝtopilo; plialtiĝas la tension loke, kaj formas eŭdocistojn akumuliĝas kalcio en la sekrecio, kaj formiĝas kalkulusoj, kiuj ankaŭ obstrukcas la kanalojn pro la intensa kaj progresiva detruo de la ĉeloj de la pankreato okazas kronika pankreatito, kiu estas serioza malsano, ĝenerale aperante post la mortigo de minimume 75% de la organo.

Kune aperas:

  • ofta doloro (pro obstrukco),
  • maldikeco,
  • iktero (pro edemo de pankreata kapo),
  • grasa fekaĵo (la pankreato ne regule ekskrecias ĝian sukon en la duodenon),
  • diabeto,
  • ĉe hepato: alteroj,
  • pro la detruo de la organo pliigas grason en la ĉeloj, kun hepatomegalio. Tio estas steatozo, periodo kiam la kuracisto ankoraŭ povas multe helpi la pacienton kiam okazas granda ingesto de alkoholaĵoj en malgranda spaco da tempo, ni havas nekrozon de la ĉeloj, akute, kiu estas tre serioza problemo, la hepatito sed ĝenerale okazas progresive granda detruo de ĉeloj, kaj iom post iom la

normala histo estas anstataŭigita per fibrozo, kun premo kaj obstrukco de vazoj.

Sekvas cirozo, kaj aperas:

  • hemoroidoj,
  • ascito,
  • varikoj en ezofago pro la devio de la sango; rompas vazojn kaj la paciento povas perdi la vivon,
  • varikoj en abdomeno kaj kruroj,
  • varikoj en skroto aŭ vagino,
  • kancero estas normala konsekvenco post cirozo.

Aliaj simptomoj:

  • cerbo: iom post iom okazas la detruo;
  • pro la sango ne filtrita en la hepato akumulas toksinojn en la homa organismo, kaj ni havos grandan cerban lezon, la hepata encefalopatio;
  • seksaj organoj: ekde la komenco aperas frua ejakulo.

La problemo estas tre grava, sed bedaŭrinde la homaro ankoraŭ asocias la alkoholaĵojn kun normala vivo, ne bone komprenante la seriozajn konsekvencojn kun la ofta detruo de la vivo de milionoj da junaj personoj. Ĝenerale, eĉ en festoj de infanoj ekzistas alkoholaĵojn por la plenkreskuloj.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj kiuj rilatas al la temo alkoholismo (drinkemo) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo. 
  • Citaĵo
     Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte. 
  • Citaĵo
     Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn. 

Eksteraj ligiloj

greke http://www.hypoglycemia.asn.au greke http://atoz.iqhealth.com/HealthAnswers/encyclopedia/HTMLfiles/2790.html greke http://www.mental-health-matters.com/disorders/dis_details.php?disID=4 greke http://www.carelinks.net/alcohol/este1.pdf greke http://www.alcoholics-anonymous.org

Referencoj

  1. Lernu