Alkreska disko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arta desegno: Pezega nigra truo kun sia akrecia disko

En astrofiziko, alkreska disko estas diskoforma strukturo formata de la materio (pli ĝenerale: gaso kaj/aŭ polvo) orbitanta ĉirkaŭ astro kiu, perdante energion pro frotadoneelastaj kolizioj, falas sur la centran korpon.

Tipoj da alkreskaj diskoj [redakti]

Plej spektindaj estas tiuj de kerno de aktivaj galaksioj kaj kvazaroj. En la disko da materio falanta sur la centran pezegan nigran truon, la frotado estigas intensan varmigon de la materio, kiu inkandeskas ĝis elsendi X-radiadojn je nivelo de la eventa horizonto.

Oni estimas ke, kiam materio de alkreska disko estas glutita de nigra truo, 10% el ĝia maso estas konvertita al energio.

Novaoj, laŭ la nuna hipotezo, okazas kiam la materio kiu konsistigas alkreskan diskon falas sur blankan nanon kaj, fortege kunpremita, estigas fuzion.

Alkreskaj diskoj ĉirkaŭ iuj steloj (kiel la T Tauri steloj aŭ la Herbig Ae/Be steloj) estas nomataj protoplanedaj diskoj, ĉar oni opinias ke tie formiĝas planedsistemoj. En tiu kazo, la alkreskanta materio venas de la molekula nubo el kiu la steloj formiĝis.

Artaj desegnoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   france Maso de la akreciaj diskoj en la kernoj de aktivaj galaksioj (el la paĝaro de "Observatoire de Paris")
Ekstera ligilo   france Magneta kampo en la akrecia disko de proto-stelo
Ekstera ligilo   france Artaj desegnoj de akreciaj diskoj
Ekstera ligilo   france Matematika modelo de akrecia disko ĉirkaŭ nigra truo