Alla Mazur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alla MAZUR)
Alla Mazur
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1965 (1965-09-16) (58-jaraĝa)
en Zinkiv
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Alma mater Taras Shevchenko National University of Kyiv, Institute of Journalism
Okupo
Okupo ĵurnalistoprezentisto • televida prezentisto • radio-prezentisto
vdr

Alla MAZUR (ukraine - Алла Мазур) estas ukrainia televidistino, ĵurnalistino, prezentistino de la novaĵ-programo "TSN" en la televid-kanalo "1+1", unu el la "vizaĝoj" de la televid-kanalo.

Alla Mazur naskiĝis en la Ĥmelnicka regiono de Ukrainio. Post fino de la lernejo ŝi finis fakultaton pri ĵurnalistiko de la Kieva Ŝtata Universitato "T.G. Ŝevĉenko". Komence ŝi laboris en radio kiel korespondento kaj anoncistino de kelkaj programoj, poste estis invitita labori en televido, komence en la Unua Nacia Televid-kanalo de Ukrainio, kie ŝi estis prezentistino en novaĵ-programoj, gvidis kelkajn parol-spektaĵojn, aŭtoris kelkajn originalajn programojn. Ekde januaro 1997 laboras kiel prezentistino de la novaĵ-programo "TSN" en la televid-kanalo "1+1".

Pro siaj profesiaj atingoj Alla Mazur estas distingita per kelkaj premioj (listigitaj laŭ la jaroj de aljuĝo):

  • 1996 - laŭreato de la premio "Prometeo-prestiĝo" en la branĉo "La plej bona ĵurnalisto de la jaro 1995"
  • 1998 - laŭ la rezultoj de la Kvara tutukrainia festivalo de ĵurnalistiko ŝi estis agnoskita kiel la plej bona prezentistino de novaĵ-programoj de Ukrainio; al ŝi estis aljuĝita ankaŭ la titolo "Tutpopola agnoskato"
  • 1998 - ŝi venkis en la branĉo "La plej bona prezentistino de novaĵ-programoj" en la Unua interŝtata forumo de la landoj de KSŜ
  • 1999 - laŭ la rezultoj de la konkurso "Negoc-virino de Ukrainio 98" ŝi venkis en la branĉo "Televid-prezentisto"
  • 1999 - ŝi ricevis la ŝtatan ordenon "Princino Olga" (la tria-gradan).
  • 2001 - ŝi ricevis la nacian premion de Ukrainio en tereno de televido "Teletriumf" en la branĉo "La plej bona prezentistino de la novaĵ-programoj"

Ekstera ligilo

La paĝeto pri Alla MAZUR en la oficiala paĝaro de la kanalo (ukraine) Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine