Allan Kardec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hippolyte Leon Denizard Rivail
Persona informo
Allan Kardec
Naskonomo Denisard Hypolite Léon Rivail
Naskiĝo la  8-an de oktobro 1804(nun 1804-10-08) (219‑jara)
en Lyon, Francio
Morto 1869
en Parizo, Francio
Mortis per enkrania aneŭrismo vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Nacieco Franco
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Allan Kardec
Familio
Edz(in)o Amélie Gabrielle Boudet
Profesio
Alia nomo Allan Kardec
Okupo Edukisto, pedagogo
Laborkampo Spiritismo vd
Verkado
Temoj Spiritualismo, scienco
Literatura movado Spiritismo
Verkoj La Libro de la Spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero, La Genezo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Allan KARDEC, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (3-an de Oktobro, 1804 en Lyon, Francio31-an de marto, 1869) estis grava edukisto de la 19-a jarcento.

Studinte en la fama Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigi la Metodon de Pestalozzi en Francio.

Membro de multaj akademioj kaj aŭtoro de diversaj verkoj, li studadis per sciencaj metodoj la strangajn fenomenojn kaj manifestiĝojn kiel la turniĝantajn tablojn aŭ la dancojn de la tabloj, la neklarigeblajn movojn de objektoj, eltrovante kiel iliajn kaŭzojn unu forton de la naturo ne konsiderata: la Spiritojn. Per diversaj mediumoj (personoj kapablaj kontakti la Spiritojn kaj ricevi iliajn mesaĝojn) li studadis la nevideblan mondon, la kaŭzojn de la homa sufero kaj la kialon de la vivo.

Li publikigis la unuan verkon la 18-an de aprilo de 1857, "La Libro de la Spiritoj", deirpunkto de la Spiritisma Doktrino aŭ Spiritismo, neologismo kreita de li, kiu traktas pri "la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro". Li ne atribuis al si la aŭtorecon, sed al la instruado donita de la Superaj Spiritoj, kolektitaj kaj ordigitaj de li, kio klarigas la motivon uzi pseŭdonimon.

Poste aliaj verkoj estis publikigitaj, interalie nome: "La libro de la spiritoj" La Libro de la Mediumoj", "La Evangelio laŭ spiritismo", "La Ĉielo kaj la Infero", "La Genezo". Tiuj verkoj aperis esperantlingve per la eldonejo de la Brazila Spiritisma Federacio.

Ekde tiam, li sin dediĉis ĝis sia forpaso al tiaj studoj kaj ĉiam praktikante la bonon sub la devizo "ekster karitato ekzistas nenia savo".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.allan-kardec.com greke http://www.allan-kardec.info greke http://www.allan-kardec.org greke http://www.spiritwritings.com/kardecspiritstoc.html greke Libroj de kaj pri Allan Kardec en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo