Allan Octavian Hume

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allan Octavian Hume (1829-1912).

Allan Octavian Hume (6a Junio 1829 - 31a Julio 1912) estis funkciulo, politikisto kaj amatora ornitologo en Brita Hindio. Li estis unu el la fondintoj de la partio Barata Nacia Kongreso, kiu poste kondukos al la hindia sendependeco de 1947. Li estis elstara ornitologo, kaj estis nomata "la Patro de la hindia ornitologio" kaj, de tiuj kiuj trovis lin dogmema, "la Papo de hindia ornitologio."[1]

Li studis medicinon kaj en 1849 li veturis en Hindion por la venonta jaro ekposteni kiel funkciulo en Etavaho en la Nordokcidentaj Provincoj, kio estas nune Utar-Pradeŝo. Li riskis dum la Ribelo de Sipajoj de 1857.

Li edziĝis al Mary Anne Grindall en 1853. Dum la 1860-aj jaroj li okupiĝis pri edukado kaj kulturigo de la loka loĝantaro. Poste li estis kritikisma kaj radikala politikisto. Li interesiĝis pro teozofio.

Pri ornitologio li partoprenis en multaj ekspedicioj, kolektis specimenojn kaj organizis muzeon en sia propra hejmego. Parto el kiu estis transportita al la Brita Muzeo en 1884 konsista je ĉirkaŭ 82,000 specimenoj el kiuj 75,577 estis finfine lokigitaj en la Muzeo. Li publikis multajn verkojn pri birdoj de Hindio.

Li priskribis unuafoje ĉirkaŭ centon da specioj de birdoj.

Notoj

  1. Ali, S.. (1979) Bird study in India:Its history and its importance. Azad Memorial lecture for 1978. Indian Council for Cultural Relations. New Delhi.

Bibliografio

  • Bruce, Duncan A. (2000) The Scottish 100: Portraits of History's Most Influential Scots, Carroll & Graf Publishers.
  • Buck, E. J. (1904) Simla, Past and Present. Thacker & Spink, Calcutta, 1904. excerpt
  • Mearns and Mearns (1988) Biographies for Birdwatchers. Academic Press. ISBN 0-12-487422-3
  • Mehrotra, S. R. (2005) Towards India's Freedom and Partition, Rupa & Co., New Delhi.
  • S. R. Mehrotra, Edward C. Moulton (Eds) (2004) Selected Writings of Allan Octavian Hume: District Administration in North India, Rebellion and Reform, Volume One: 1829-1867. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-565896-5
  • Moxham, Roy (2002) The Great Hedge of India. ISBN 0-7567-8755-6
  • Wedderburn, W.. (1913) Allan Octavian Hume. C.B. Father of the Indian National Congress. T.F. Unwin. London.