Allen Ginsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Allen GINSBERG (3-a de junio 1926 - 5-a de aprilo 1997) estis samseksema usona Beat-poeto, kiu naskiĝis en Patersono (Novĝersio). Li formis ponton inter la Beat-movado de la 1950-oj kaj la "Hippies of the 1960s", amikiĝis, inter aliaj, al Jack Kerouac, Neal Cassady, William S. Burroughs, Gregory Corso kaj Bob Dylan.

La poezion de Ginsberg forte influis modernismo, romantiko, la pulso kaj kadenzo de ĵazo kaj liaj Kagyu-budaista praktikado kaj juda fono. Li konsideris sin mem kiel heredanton de la viziista poeta mantelo enmanigata el la angla poeto kaj artisto William Blake al Walt Whitman. La povo de Ginsberg-a verso, ĝia serĉanta, sondanta fokuso, ĝiaj larĝaj kaj ritmaj linioj, kaj ankaŭ ĝia nova-monda gajego, ĉio eĥas la senhaltecon de inspiro, kiun li pretendis. Aliaj influoj inkluzivas la usonan poeton William Carlos Williams.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ginzy.com greke http://www.poets.org/agins greke http://www.theatlantic.com/issues/66nov/hoax.htm