Aller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aller (Hispanio).
Aller
la rivero apud Wefensleben, pli-malpli 10 km de la fonto
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Situo Germanio (Saksio-Anhalto, Malsupra Saksio)
Longeco 260 km[1]
Fluo
- Alteco super marnivelo 189 m
- Koordinatoj 52° 6′ 9″ N, 11° 14′ 1″ O (mapo)52.102511.233611111111
Enfluejo en la riveron Weser apud la urbo Verden
- Alteco 10,5 m
- Koordinatoj 52° 56′ 47″ N, 9° 11′ 2″ O (mapo)52.9463888888899.1838888888889
Altecodiferenco 178,5 m
Geografio
Trairataj urboj Wolfsburg, Gifhorn, Celle, Verden kaj la urbeto Oebisfelde
Alfluantoj
- Dekstraj Ise, Lachte, Örtze, Meiße, Böhme, Alpe, Wölpe, Lehrde kaj Gohbach
- Maldekstraj Oker, Fuhse, Wietze kaj Leine
Aller (Germanio)
Aller (Germanio)
DEC
fonto
fonto
fonto
DEC
enfluejo
enfluejo
enfluejo
Aller
Map
Aller
vdr

La Aller estas rivero de 260 kilometroj[1] da longeco en la federaciaj landoj Saksio-Anhalto kaj Malsupra Saksio de Germanio, kiu fine enfluas la riveron Weser.

La rivero estas la plej akvoriĉa alfluo al la rivero Weser. Ĝi forkondukas la akvon el teritorio de 15.744 km², pli malpli triono el la teritorio, kies akvo entute iuvoje enfluas la riveron Weser.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Kiel klarigo de la nomo, kiu dum la jaro 781 dokumente skribiĝis Alera, dum 803 Elera kaj dum 1096 Alara, ekzistas du eblecoj:

  1. La nomo povas esti mallongigo de *Eleraha, el kio *Eler estus variaĵo de la praĝermana vorto *olisa aŭ la praslava olsa (pole olsza) por alno kaj aha (prononco „Aĥa“) estus ĝermana vorto por "akvo", ofta en riveraj nomoj (komparu latine aqua). La arbospeco en la platgermana lingvo nomiĝas Eller, kio tre proksimas al Aller. La rivera nomo do havus la signifon "alna akvo", kio ne malverŝajnas, ĉar fakte ĉe la riveraj bordoj precipe kreskis alnoj.
  2. Laŭ dua, kvankam tre disputata teorio la nomo AleraAlara estus ekzemplo de tuta serio de eŭropaj riveraj nomoj kun la komenca silabo al-, kiu estu variaĵo de prahindeŭropa vortoradiko *al-/*el-/*ol- kun la signifo "fluo": parencoj ekzemple estus la riveroj Alster, IllerIlm.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La rivero Aller fontas en la proksimeco de la loko Seehausen kaj norde de Oschersleben (Bode), en la nordoriento de la ebena pejzaĝo Magdeburger Börde en Saksio-Anhalto. La rivero ekestas el pluraj fontaj rojoj, kiuj situas sur la areo de la komunumoj Wormsdorf (parto Gehringsdorf), Ovelgünne (parto Siegersleben) kaj Eggenstedt. La rojo de Eggenstedt estas la plej suda.

Vojo[redakti | redakti fonton]

De tie la rivereto fluas unue nordokcidenten, post la loko Oebisfelde kaj la limo inter Saksio-Anhalto kaj Malsupra Saksio) ĝi turniĝas okcidenten kaj plufluas, post iom da vojo denove nordokcidenten, tra Wolfsburg, Gifhorn, Müden (Aller), Wienhausen, Celle (de ĉi tie ŝipe pasebla, Winsen (Aller), Ahlden, Rethem (Aller), Verden (Aller) kaj enfluas kelkajn kilometrojn okcidente de Verden, en Eissel, en la riveron Weser, kiu mem enfluas la Nordan Maron.

Pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

La rivero Aller konsideriĝas unu el la malmultaj almenaŭ grandparte netuŝitaj pli grandaj riveroj en Germanio. Ĝi fluas en natura pejzaĝo tra arbaroj kaj herbejoj, pasas malgrandajn historiajn vilaĝojn kaj urbetojn, kaj tial havas grandan signifon por ripozemuloj el la tuta nordokcidenta Germanio, kiuj migre aŭ pli ofte biciklante esploras la riveran vojon.

rivereta meandro proksime de Gifhorn


rekta rivera fluo apud Verden


Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Die Aller – Ein Schifffahrtsweg, Wasserstraßen- und Schifffahrtsamt Verden der Wasserstraßen- und Schifffahrtsverwaltung des Bundes, abgerufen am 23. Februar 2017, auf wsa-verden.wsv.de |fonto = en Seehausen (ebenaĵo Magdeburger Börde)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]