Allgemeiner Deutscher Musikverein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allgemeiner Deutscher Musikverein
emblemo
volontula asocio
Komenco 7-a de aŭgusto 1861
Fino 1937 vd
Lando(j) Germana Regno vd
Sidejo Berlino, Germana Regno
Fondinto(j) Louis Köhler • Franz Brendel • Franz Liszt vd
Retejo [http:// Oficiala retejo]
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Allgemeiner Deutsche Musikverein (ADMV) estis germana asocio, kiun fondis en 1861 Louis Köhler, Franz Brendel, Franz Liszt kaj aliaj. Ĝi donis al si la taskon, prezenti plejparte pli novajn komponaĵojn kaj certagrade esti por la vivantaj komponisto tio, kio pentraĵaj ekspozicioj estis por la vivantaj pentristoj. En 1937 la nazioj malfondis la asocion ADMV.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1859 okazis pro la 25-jara ekzisto de la fakrevuo Neuen Zeitschrift für Musik en Lepsiko unua sonartisto-kunveno. Dum la dua sonartisto-kunveno (4-an ĝis 8-an de aŭgusto 1861) en Vajmaro en kunsido je la 7-a de aŭgusto la komponistoj fondis la asocion. Neue Zeitschrift für Musik fariĝis organo de la asocio. Fine de la 19-a jarcento ADMV staris sub protekto de la ĉefduko de Vajmaro.

Allgemeiner Deutscher Musikverein okazigis aron de grandaj sonartistokunvenojn, interalie en 1861 (Vajmaro), 1864 (Karlsruhe), 1865 (Dessau), 1867 (Meiningen), 1868 (Altenburg), 1870 (Vajmaro), 1878 (Erfurto), 1880 (Baden-Baden), 1881 (Magdeburgo) kaj 1883 (Lepsiko). Je la 42-a sonartistofesto Gustav Mahler direktis la 27-an de majo 1906 la unuan prezentadon de sia 6-a simfonio en Saalbau Essen.

La muzika tendenco, kiun preferis Allgemeiner Deutscher Musikverein, estis tiu de la Novgermana Skolo, orientiĝinta je Franz Liszt kaj Richard Wagner. Plejparte je la fino de la ĉefaj kunsidoj de la asocio okazis muzikistaj renkontiĝoj, kiu celis plie la eksterajn interesojn de orkestromuzikstoj, muzikinstruistoj ktp..

Komence de la 20-a jarcento la membrokotizo ĉiujara sumiĝis je 6 markoj. ADMV komisiis regule muzikeldonejon Breitkopf & Härtel per la presado de interesaj novaj muzikpecoj.

La nazioj malfondis en 1937 la asocion[1] kaj anstataŭis la sonartistokunvenojn per naziismaj Imperiaj Muzikfestivaloj. La arĥivo, la biblioteko kaj la notkolekto de ADMV nun stokas en arĥivoj en Vajmaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Musikverein. En: Meyers Konversations-Lexikon. 4-a eldono. 11- volumo, Bibliographisches Institut, Lepsiko 1885–1892, p. 934.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo pri ADMV. Arkivita el la originalo je 2016-12-19. Alirita 2013-11-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]