Neuendorf SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Allmend (Neuendorf))
- La mallongigo SO en Neuendorf SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Neuendorf..

Neuendorf
Blazono de Neuendorf
Neuendorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gäu
Koordinatoj  47° 18′ 10″ N 7° 47′ 40″ O / 47.30278 °N, 7.79444 °O / 47.30278; 7.79444 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 10″ N 7° 47′ 40″ O / 47.30278 °N, 7.79444 °O / 47.30278; 7.79444 (mapo)
Areo 7,13 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 4623
Komunumkodo 2404
Mapo de Neuendorf
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Neuendorf estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1907 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Neuendorf situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo sude de la rivero Dünnern. La komunumo konsistas el la kernvilaĝo, kiu konservis sian kamparan aspekton, la industrikvartalo norde de la svisa aŭtovojo A1 kaj la du setlejoj Hubel kaj Allmend.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Neuendorf limas en nordo al Egerkingen, en oriento al Härkingen, en sudoriento al Fulenbach, en sudo al Wolfwil, en sudokcidento al Niederbuchsiten, kaj en nordokcidento al Oberbuchsiten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Neuendorf pasas la kantona vojo 486.1 de Kestenholz al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio sur tiu vojo. En la nordo de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alvetruejo por Neuendorf situas proksimume 6 kilometrojn nordokcidente en Oensingen, krome en Egerkingen nordoriente de la komunumo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A2. Nordokcidente de la komunumo situas la grava aŭtovojtriangulo de Härkingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Neuendorf datiĝas el la jaro 1417 kiel Núwen Dorff. Neuendorf apartenis dum mezepoko al la Grafejo Härkingen en Buchsgau, kiu en la jaro 1402 fariĝis komununa havaĵo de Berno kaj Soloturno, kaj en la jaro 1463 fariĝis komplete havaĵo de Soloturno. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]