Allon-plano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Allon-plano

La Allon-plano estis proponita kaj de la israela parlamento decidita plano por solvi la konflikton inter Israelo kaj la palestinanoj.

En novembro 1967 la vica ĉefministro kaj gvidanto de la partio AH, Yigal Allon, prezentis planon de priloĝado, kiu estis en 1968 akceptita de la parlamento kiel koncepto de priloĝado, sed ne ricevis la statuson de definitiva teritoria plano, ĉar la religia koalicipartnero NRP rifuzis la konsenton. Poste okazis ankoraŭ ampleksigoj de la plano, ĝis kiam en 1970 prezentiĝis la definitiva versio.

Allon estis konsiderata granda kontraŭulo de s-ro Dayan ene de ties partio. Li konceptis per la Allon-plano ja la supraĵan planadon por la okupataj regionoj, sed ĉe la realigo Dayan povis grandparte trudi siajn proprajn ideojn kaj ŝanĝojn laŭ siaj ideoj.

Ĉe la planadoj en Cisjordanio konsiderendis la apartaj geografiaj kondiĉoj de tiu regiono. En la norda parto de Cisjordanio (en la israela lingvouzo "Samario") gravas montaro 130 km longa kaj averaĝe 40 km larĝa, de kie supervideblas la mediteranea marbordo kiel ankaŭ la Jordano-valo. En tiu regiono loĝas la plej granda parto de la palestinanoj. Primaraj kriterioj estas unuflanke la tiea akvo...