Almagro (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Almagro
Flago de Almagro Blazono de Almagro
Plaza de Almagro.jpg
Oficiala nomo Almagro
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Kastilio-Manĉo Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13270
Areo 249,73 km²
Alteco 646 m.
Distanco 23 km de Ciudad Real
Loĝantaro 8.672 loĝ. (2009)
Retejo [1]
Koordinatoj 38°53′N 3°42′W  /  38.883°N, 3.7°U / 38.883; -3.7 (Almagro (Hispanio))
v  d  r
Information icon.svg


Almagro estas urbeto en la provinco Ciudad Real, ĉe la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo el Hispanio. Dum la jaro 2009 ĝi havis 8.672 enloĝantojn.

La urbo havas pitoreskan historian centron, multajn artajn metiejojn kaj estas loko ofte vizitata de turistoj. Unu el la plej famaj allogaĵoj estas la teatrejoteatrokorto (corral de comedias aŭ komedikorto laŭ la klasika nomigo), la nura teatrejo en Hispanio kiu restas senŝanĝa ekde la 17a jarcento; la ĉefa eco estas ke temas pri sentegmenta teatrejo. Dua allogaĵo estas la nekutima centra placo, tute diferencaj al tiuj ĉe la regiono Manĉo kaj desegnita laŭ la nordeŭropa maniero de la germanaj bankistoj Fugger. Tria allogaĵo estas gastronomio, ĉefe vino kaj tipa recepto de melongenoj nomata Berenjenas de Almagro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

  • Latitudo: 38º 52' 59" N
  • Longitudo: 003º 43' 00" O

Almagro situas inter paleozoikaj montaretoj, kiujn trafluas pluraj rojoj, inkluzive de la rojoj Pellejero kaj de Cuetos. Ĝi troviĝas ene de vulkana zono nomata Cerro de la Yezosa, kiu troviĝas super kvarca masivo. Temas pri unu el la malmultaj gravaj zonoj de vulkanismo en la iberia duoninsulo.

Apudlimaj urboj[redakti | redakti fonton]

Nord-okcidente: Norde: Carrión de Calatrava Nord-oriente: Bolaños de Calatrava
Okcidente: Pozuelo de Calatrava Brosen windrose.svg Oriente: Manzanares
Sud-okcidente Valenzuela de Calatrava Sude: Aldea del Rey kaj Calzada de Calatrava Sud-oriente: Moral de Calatrava

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

Ne estas konata la preciza dato de la unua homa setlejo ĉe Almagro. Tre eble ekzistis unu dum la Bronzepoko pro la spuroj eltrovitaj ĉirkaŭ la Casas Maestrales. Dum la romia epoko ŝajne ĝi estis loĝata, kiel atestas Galiano y Ortega, kiu kredis vidi akvedukton dum la reformoj de la nuna Paseo de la Estación. Oni trovis ankaŭ monerojn kaj tombo-ŝtonon de tiu epoko, kiu estas montrata en la urbodomo.

Visigota kaj araba epokoj[redakti | redakti fonton]

Krom iuj kolonetoj dekoraciitaj per ĉizitaj romboj, ne restas spuroj de la visigotoj. La nomo de la urbo estas arabdevena, kaj devenas de la karaktera ruĝeca argilo de tiu loko, Almagro-kolora. Dum la araba okupo Almagro estis malgranda vilaĝeto.

Jarcentoj 11a al 15a[redakti | redakti fonton]

Teatrokorto de Almagro, ununura konservita en Hispanio tia kia ĝi estis en la 17a jarcento.

Tradicio asertas ke superulo don Gonzalo Yáñez donis jurisdikcion al la urbo dum 1213, ratifita de Fernando la 3-a dum 1222. En 1273 Alfonso la 10a la Saĝulo kunvokis Kortesojn ĉe Almagro kaj dum 1285 estis subskribita interkonsenta atesto, inter la superulo Ruy Pérez Ponce kaj la almagranoj, pri la fornoj, la merkato kaj la pont-impostoj.

Dum la 13-a jarcento, Almagro estis eklipsita de la proksima urbo Oreto aŭ Oretum (Granátula de Calatrava) kaj de Calatrava la Vieja, sed post esti elektita de la superuloj de la Ordeno de Calatrava kiel loĝejo kaj administrejo pro proksimeco al la Reĝa Vojo kaj al la gregovojoj, ĝi fariĝis denove grava urbo de tiu regiono.

En la 14-a jardeko la urbo jam havis muregon, paroĥon (San Bartolomé el Real) kaj publikajn konstruaĵojn kiel viandejo, komunuma grenejo, malliberejo, magistratejo kaj kastelo. Dum la Rekonkero, la armeo renkontis en Almagro dum 1355, kaj la reĝo Pedro I enprizonigis la superulon Juan Núñez de Prado ĉe la Casas Maestrales.

La komercado prosperis pro la koncesio de du foiroj, fare de la reĝo Henriko la 2-a en 1374. Krome, tie renkontis la Ordeno de Calatrava, same ĉe la kapelo de San Benito de los Palacios Maestrales, kiel ĉe la preĝejo Santa María de los Llanos, ambaŭ ne plu ekzistantaj.

Dum 1493, Cisneros estris la fondon de la franciskana monaĥejo Santa María de los Llanos, kiu kuniĝis al la samnoma preĝejo, ankaŭ ne plu ekzistanta nuntempe. Post la alveno de la Katolikaj Gereĝoj al tronoj respektive de Aragono kaj Kastilio, la povo kaj influo de la militordenoj malgrandiĝis post la decido igi la reĝon Ferdinandon estro de ĉiuj militordenoj. Komenciĝis dekadenco ĉe ordenoj kaj la graveco de ĝiaj sidejoj kiaj Almagro malgrandiĝis.

Jarcentoj 16a kaj 17a[redakti | redakti fonton]

La plej fama konstruaĵo el Almagro, la Teatrokorto.

La financaj problemoj de Carlos I kaŭzis ke la germanaj bankistoj Fugger fariĝu profitantoj de la minejoj de Almadén, kio ligis ilin al Almagro, portante kun si siajn administrantojn Wessel, Xedler, ktp, kies domoj ankoraŭ konserviĝas, kaj kio okazigis rekuperon de la iama vigliĝo de la urbo. Tiuj administrantoj el Almagro administris ĉiujn negocojn, inter ili la produktado de hidrargo el Almadeno.

Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj la urbo prosperis. Ĝi kreskis kaj beliĝis, kaj etendiĝis ekster la muregoj. Estiĝis la ĉeurboj San Pedro, Santiago, San Ildefonso, San Juan, San Sebastián kaj San Lázaro. Fernando Fernández de Córdoba fondis la monaĥejon kaj la universitaton Nuestra Señora del Rosario, dum don Gutierre de Padilla fondis la hospitalon Hospital de la Misericordia kaj la monaĥejon de Asunción de Calatrava. Estis konstruitaj la preĝejo Madre de Dios, la konvento de la Encarnación, la oficejoj de la komercistoj Fugger kaj multaj domoj. Estis reformitaj la preĝejo de San Blas, la Placo, la Urbodomo, ktp. La krizo de la lastaj jaroj de la 16-a jarcento kaj komenco de la 17-a jarcento ne haltis la kreskadon de Almagro kaj tiam okazis la dua grandioza epoko de la urbo, kiam multaj familioj translokiĝis al Almagro. Franciskanoj kontruis la konventon de Santa Catalina. Ekloĝis ĉe Almagro ankaŭ la Aŭgustenanoj kaj la Jezuitoj. Ankaŭ la prauloj de la Grafo de Valdeparaíso konstruis sian palacon.

Dum la 18-a jarcento Almagro vivis pasieman grandiozan epokon, kaj danke al la apogo de la Burbona kandidato, Filipo_la_5-a, kaj al la bona laboro de Juan Francisco Gaona y Portocarrero, Grafo de Valdeparaíso, reĝa ministro pri financoj, la urbo estis deklarita ĉefurbo de la Manĉo dum pli ol jardeko (1750-1761). Post la malsukceso de la administracia revivligo, la Grafo stimulis la ekonomian flankon per la tekstila industrio.

La alienado (desamortización) entreprenita de Karlo_la_3-a provokis la senmebligon de la plej gravaj religiaj konstruaĵoj, kio tre damaĝis la bontenadon de la arkitekta heredaĵo de la urbo; la universitato malaperis dum la unuaj jaroj de la 19a jarcento.

Franca invado[redakti | redakti fonton]

Fama manĝaĵo Berenjenas de Almagro.

Dum la franca invado aperis aktiva bonapartisma loĝio. Poste la urbo suferis la karlismajn militojn kaj la alienadojn (desamortización) de Mendizábal kaj Madoz. La urbo falis en dekadencon pro la konkurenco de la ĉefurbo Ciudad Real kaj la apuda urbo Bolaños de Calatrava, tre entreprenema.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Spite al ĉio, la loĝantaro de Almagro konstruis taŭrludejon en 1945, konstruita el la materialoj de la turo de la antikva paroĥo de San Bartolomé, malkonstruita tiun jaron, kaj kie la toreisto Cagancho faris sian faman “forkuron” dum 1932 (la rifuzo de la toreisto labori kaŭzis la koleron de la publiko, kiu forbrulis la taŭrludejon, tiel ke la originaj loĝioj estis detruitaj). Oni enkondukis la telegrafon (1858), la fervojon (1860) kaj la elektran lumon (1897) kaj estis konstruita provinca kavaleria kazerno (1863), kazino kaj teatrejo (1864). En 1886 estis malkonstruita la muregoj kaj la pordoj de la urbo.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la 1950-aj jaroj estis malkovrita kaj restaŭrita la teatrokorto kaj estis reformitaj la Urbodomo kaj la Ĉefa Placo. En 1972 oni deklaris Almagron arta kaj historia interesa loko. Estis restaŭritaj belaj konstruaĵoj, ne nur preĝejoj aŭ palacoj, sed ankaŭ domoj kaj ermitejoj. Aperis la Muzeo pri Teatro. Almagro fariĝis referenco pri teatro kaj kulturo en la regiono danke al la Internacia Festivalo pri Teatro, kulturaj kaj turismaj aktivaĵoj. Nuntempe, Almagro prezentis ĝian kandidatecon al Monda heredaĵo de Unesko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kulturado de cerealoj, vinberoj, olivoj kaj kotono; ankaŭ ekzistas brutobredado. Ekzistas minejoj el bazalto, mangano kaj gipso. Estas tradicia la industrio pri hispana punto encaje de blondas; ankaŭ ekzistas konstruaĵaj entreprenoj kaj ligno-ekspluata industrio.

Almagro estas fama pro siaj melongenoj, tradicie kondimentitaj (Berenjena de Almagro). Estas tre konata la Internacia Festivalo pri Klasika Teatro kiu estas organizita ĉiujare ekde 1978.

Lokaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉefa Placo:
La Ĉefa Placo de Almagro.
Panoramo de la Ĉefa Placo de Almagro kun urbodomo fone
Fasado de la Palaco de la Grafoj de Valdeparaíso.
Municipa Teatro.
Fasado de la Muzeo pri Teatro de Almagro.
Fasado de la Muzeo pri Punto de Almagro.

La Ĉefa Placo de Almagro estas de tipo toskana, origine uzata kiel militista ekzercejo kaj poste kiel komerca foirejo. Ĝi havas neregulan ortangulan formon kaj ties konstruaĵoj estas trietaĝaj. Tie lokiĝas la fama teatrokorto de la 17-a jarcento, la nura kiu restas senŝanĝa en la lando de tiu epoko.

  • Blazonaj domoj:

Promenante tra la urbo oni povas vidi diversajn kaj bone konservitajn nobelajn domojn; ekzemple ĉe la Ĉefa Placo estas la Casa del Mayorazgo de los Molina kaj tiu de los Rosales; sur la strato de las Nieves, la Casa de los Wessel (agentoj de la familio Fugger) kaj la Casa de los Xedler, ambaŭ de la 16-a jardeko; kaj fine de tiu strato, la Casa del Prior kaj la Casa del Capellán de las Bernardas.

  • Palacoj:

Ĉe la Plaza de Santo Domingo troviĝas la Palaco de la Markizoj de Torremejía, nuntempe hejmo de la Dominikaninoj, kaj la Palaco de la Grafoj de Valdeparaíso de la 18-a jardeko, nuntempe kulturejo de la provinca deputitaro de Ciudad Real kaj sidejo de la 71a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta el 27a de aprilo al 1a de majo 2012. Ĉe la strato San Agustín troviĝas la Palacio de los Medrano el la 16-a jarcento kaj fine de la strato Ramón y Cajal, la blazona domo de la familio Oviedo. Popole konata kiel Palacio de los Fúcares, ĝi estas reale antikva magazeno konstruita dum la XVI-a jarcento de la familio Fugger por stoki hidrargon kaj cerealojn.

  • Teatrokorto :

Ĝi troviĝas en la Ĉefa Placo nº 18. Deklarita Nacia Monumento la 4-an de marto de 1955, estas la nura teatrejo kiu restas senŝanga ekde la 17-a jarcento. Ĝi havas centran korton de 300 m² ĉirkauita de du supraj etaĝoj de sidlokoj. Nuntempe, la Teatrokorto daŭre estas uzata por ludi teatraĵojn dum la Internacia Festivalo pri Klasika Teatro kaj pri alia teatra aktivado. Ĉi tiu teatrejo havas lokon por tri cent personoj.

  • Internacia Festivalo pri Klasika Teatro:

La Internacia Festivalo pri Klasika Teatro, kiu okazas ĉiujare ekde 1978, ebligis la aperon de aliaj teatrejoj alternativaj al la Teatrokorto. Unu el ili estas la Urba Teatrejo, konstruita en 1863 laŭ la projekto de la arkitekto Cirilo Vara y Soria. La konstruaĵo Hospital de San Juan, male, estas nova scena spaco kie povas esti reprezentataj pli komplikaj teatraĵoj per modernaj rimedoj.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia Muzeo pri Teatro:

Temas pri grava muzeo kiu enhavas abundan teatran ikonografion: pentraĵoj (precipe geaktoraj portretoj), skulptaĵoj, afiŝoj, dekoraciaj skizoj, fotoj, kostumoj kaj manuskriptoj de la jarcentoj 18a al 20a, kaj tre grava kolekto el partituroj.

  • Etnografia Muzeo Campo de Calatrava:

La etnografia muzeo Campo de Calatrava situas ĉe restaŭrita domo de la 17a jarcento ene de la urbo-centro de Almagro, proksime al la Ĉefa Placo, en la strato Chile nº 6. Ĝi estas konsiderita la plej grava etnografia muzeo de Kastilio-Manĉo. La muzeo konsistas el du etaĝoj kaj vinkelo. En tiuj du etaĝoj troviĝas kolektoj pri diversaj kamparaj profesioj, kiuj malaperis aŭ evoluis post alveno de novaj teknologioj. La ekspozicioj montras proksimume 40 tipajn prefesiojn el Campo de Calatrava.

Preĝejoj kaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

  • Konvento de la Sanktega Sakramento:

La religia arkitekturo ankaŭ ĉeestas en Almagro. La Konvento de la Sanktega Sakramento de la aŭgustenanoj estas unu el la plej gravaj kaj interesaj. Ĝi estas el baroka stilo, kunigante kaj arkitekturon kaj pentradon. Nuntempe nur staras la preĝejo, kiu entenas rimarkindajn freskojn.

  • Preĝejo Dipatrino:

Ĝi situas kie antaŭe troviĝis la Hospitalo de Nuestra Señora de La Mayor. Ĝi estas el malfrua gotika stilo kun iomete da renesanca influo. Ĝia fasado, kun grandaj abutmentoj, entenas grandan rozon el kiu projekcias violan lumon sur la altaro. La turo, nefinita kaj konstruita ĉe la dekstra flanko, estis desegnita de Benito de Soto, arkitekto el Almagro, dum la 17-a jarcento.

  • Konvento de Sankta Katerino:

Nuntempe Parador Nacional de Turismo (ŝtata hotelo), ĝin fondis Jerónimo de Ávila en la 17-a jarcento laŭ la deziro de sia edzino. La franciskanoj loĝis ĉi tie ekde 1612 kaj de la origina konstruaĵo nur staras la preĝejo (nuntempa ermitejo de Sankta Francisko), la klostro kaj iuj dependaĵoj.

  • Convento de la Encarnación:

La plej rimarkinda vidindaĵo estas Anunciacio de Vicente Carducho en la ĉefaltaro. De la kapeloj, la plej rimarkinda estas tiu de Orduña. La fadeno estas tre simpleca kaj la portalo estis finita per grandioza blazono dum la 18a jarcento.

  • Convento de la Asunción de Calatrava:

Ĝia arkitekturo estas pli ambicia kaj spektinda. Unue estis konstruita la preĝejo, de gotika stilo kun renesanca influo; la nervuro de la volboj estas tre bela, sed ankaŭ estas tre bela la klostro, uzata foje por teatraĵoj dum la Festivalo.

  • Preĝejo de San Bartolomé aŭ de la jezuitoj:

Fondita de Filipo_la_3-a en 1602, ĝia origino estas tre antikva. Unue ĝi situis ĉe la placo, sed post ĝia disfalo estis translokita. La konstruadon financis la fideluloj, speciale la familio Mera. La konstruado komencis en 1625 kaj plidaŭrigis dum jardekoj. La jezuitoj okupiĝis pri ĝi ĝis 1777, kiam ili estis elpelitaj, la Kolegio ankoraŭ ne estis finita.

Ĝemeligitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Almagro kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Almagro okazis la 71a Hispana Kongreso de Esperanto el la 27a de aprilo al la 1a de majo de 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.trujillo.es/paginas/ciudades.htm Ciudades hermanadas (hispane), konsultita la 26-an de julio, 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]